SearchUser loginRecent blog posts |
limako's blogAmherst Esperanto en la ĵurnalo![]() Hodiaŭ matene aperis artikolo pri Amherst Esperanto en la studenta ĵurnalo ĉe la Universitato de Massachusetts. La ĵurnalistino vizitis nian grupon antaŭ du semajnoj kaj ni regalis ŝin per anekdotoj pri niaj spertoj. Nia grupo lastatempe estas tre vigla kaj aktiva. Kia ĝojo! Le Monde diplomatique![]() Antaŭ kelkaj monatoj, mi eltrovis ke oni afiŝas interesajn kaj ĝisdatajn artikolojn pri internaciaj aferoj en Esperanto ĉe Le Monde diplomatique. Ekzamenoj ĉe Lernu![]() Kiam mi unue lernis Esperanton, mi studis preskaŭ ĉiutage. Frue, mi sukcesis je la supera ekzameno de la AAIE. Ekde tiam, tamen, mi nur uzas la lingvon kaj ne plu studas ĝin. De tempo al tempo mi legis ion pri gramatiko kaj uzado, ekzemple Being Colloquial in Esperanto, sed mi apenaŭ provis intence plibonigi mian lingvoscion. Mi preferis simple verki kaj babili.
El Popola Ĉinio demandas![]() Antaŭ semajno, mi ricevis leteron de El Popola Ĉinio kiu demandis pri la gazetara traktado de la stafetado de la olimpika torĉo kaj la eventoj en Tibeto. Mi verkis respondon, kiun mi sendis kaj al El Popola Ĉinio kaj al Libera Folio. Aperas nun artikolo pri tio ĉe Libera Folio. Legu plu por vidi mian plenan respondon al El Popola Ĉinio. Esperanto in the News![]() In the past couple of months, I think there seems to have been more coverage of Esperanto in the news than previously. I enjoyed reading about Esperanto in India. I particularly liked the hinglish: But, believe it or not, lakhs of Esperantists across the world are actually making this adage true by simply speaking their language. I hadn't come across the word lakhs before.
Studenta ĵurnalistino vizitas nian lokan grupon![]() Studenta ĵurnalistino vizitis nian lokan grupon hodiaŭ. Estis ĉe nia tablo 7 samideanoj kaj la ĵurnalistino, do nia grupo apektis vere, nu, grupeca. Multe pli bone ol antaŭ unu-du monatoj, kiam neniu venis dum kelkaj semajnoj. Kelkaj el ni rakontis pri niaj diversaj spertoj en Esperantujo dum la jaroj, kial ni lernis Esperanton, kiel oni uzu ĝin, ktp. Nia grupo havas junulojn kaj maljunulojn, virojn kaj virinojn, komencantojn kaj tre spertajn Esperanto-parolantojn -- bona tranĉaĵo, fakte, de Esperantujo. Surpriza nova membro![]() Hieraŭ, ĉe nia loka kunveno, mi atendis ke io okazos. En la mateno, mi metis niajn flugfoliojn sur ĉiun tablon en la kafejo kaj mi esperis ke venos iu novulo kiu deziras lerni Esperanton. Venis la kutimaj paroprenantoj, tamen neniu aperis. Ni legis unu paĝon de la Kodekso de la Perdita Ringo, kaj poste babilis (anglalingve) pri la ludo. Proverbara saĝo![]() Mi tre ŝatas na la Esperanta Proverbaro, kiu ŝajne havas ion saĝan por diri pri ĉio. Dum kelkaj jaroj, mi uzas proverbojn hazarde elektitaj en la subskriboj de epoŝtoj. Mi tiel legis centojn da proverboj dum la pasintaj 5 jaroj. Je Krifsmas pasintjare, mi ekhavis la ideon krei paĝo-po-tagan kalendaron kun veraj proverboj je la plejmulto da tagoj, sed foje ankaŭ falsan proverbon de tempo al tempo -- por vidi, ĉu oni povus rekoni ilin. Tiacele, mi kreis liston da falsaj proverboj kaj komencis uzi ilin en la subskriboj de miaj epoŝtoj. Por krei la falsajn proverbojn, mi simple trovis programeton kiu dividis la proverbaron en du kaj tri vortajn erojn, konstruis frekevencojn pri taŭgeco, kaj rekunmetis la erojn laŭ tiuj frekvencoj. Kelkaj estis preskaŭ senchavaj, ekzemple: Kiu timas bestaron, ne pereas. Aliaj estas plene frenezaj: Kulo nenion valoras, plej ruza vulpo sian "sed" kaj sagxon alportas. Aliaj estas vere kap-gratigaj: Faru vian pakajxon kaj veluro, en branoj, vin ne malhelpas. Bedaŭrinde neniu notis ke mi uzis ilin en miaj epoŝtoj. Dum kvar monatoj. Ho, ve! Ŝajnas ke neniu vere atentas miajn mesaĝojn.
Rakonto pri Aferoj![]() Antaŭ kelkaj monatoj oni montris al mi mallongan anglalingvan vidaĵon nomitan The Story of Stuff. Mi volas montri la vidaĵon ĉe TAKE -- En Esperanto. Montriĝas ke la vidaaĵon oni povas subtitoligi ĉe dotSub. Bonvole helpu! La skripto haveblas en la angla Sakrado![]() Antaŭ kelkaj semajnoj, ni diskutis sakradon kaj Lee Miller diris ke li ne estas spertulo pri sakrado. Hodiaŭ mi lernis kie oni povas serĉi por spertuloj pri sakrado: Norvegio, kie estas gajnintoj de konkurso de sakrado. Mi vidis la ligon ĉe aprila ŝerco en kiu oni proponas ke decas sakri en Esperanto por ke oni ne batu vin ĉar oni ne komprenus kion vi diras.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||