Skip to main content

bugo's blog

Timo de la senintenca idiotismo

bugo's picture

(Rimarku: Mi ne estas linguisto, nek gramatikisto, nek lingvospertulo. Mia uzado de "idiotismo" estas verŝajne nepreciza, eble eĉ malĝusta, sed mi esperas ke miaj ideoj estas iel klaraj.)

Kiel mi daŭrigas mian esperanton, mi fariĝas malpli konscia pri tio kion mi volas diri; la vortoj ofte simple venas. (Bonan aferon, ĉu ne?) Sed, de tempo al tempo, mi volas esprimi ion kion mi scias kiel mi dirus angle, sed mi ekscivolas ĉu la esprimo estas idiotismo.

Postcrossing (Poŝttransirado) (la angla traduko sekvas)

bugo's picture

Ĉu vi audis pri Postcrossing? La celo estas ke homoj povas ricevi poŝtkartojn (verajn poŝtkartojn, ne retpoŝtkartojn) el multaj aliaj landoj. Kiel ĝi funkcias? Nu, komprenble, vi aniĝas, senkoste. Vi petas poŝtadreson. La retpaĝo elektas hazardan homon kiu ankaŭ uzas Postcrossing. Vi skribas kaj sendas poŝtkarton al tiu elektita homo. Vi atendas. Kaj atendas. Tempo rampas. Finfine, la homo ricevas la poŝtkarton kaj registras ĝin ĉe la retpaĝaro. Nun estas via vico! Hura! Iu, ie en la mondo, ricevos vian adreson kaj skribos al vi. Bone!

by bugo

Mia Unua Blogskribaĵo (aŭ kiom da eraroj mi faros)

bugo's picture

Do, mi petis blogon. Mi ricevis permeson. Mia konto havas tiun promesantan ligilon, "Krei novan blogan afiŝon." Mi sidas; mi pretas skribi ion. Ion ajn. Venu, ideoj! Venu al mi... Mi atendas...

Kaj mi trovas ke mi havas nenion diri. Diable. Kie estas la fajrero...tiu inspiro?

Ŝajnas ke eĉ se mi lernas novan lingvon, verkpovon tio ne garantias. Tiu afero povus esti pli malfacila ol mi pensis. Verŝajne helpus se mi povus verki angle...

(suspiron)

Eble morgaŭ inspiro vizitos...

by bugo
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes