Skip to main content

pbrewer's blog

Novan ilon por komencantoj

pbrewer's picture

Mi ĵus trovis novan ilon por komencantoj: Facila Vento, retpaĝaro de facilaj artikoloj pri diversaj temoj. Oni ankaŭ laŭtegas la artikolojn, por ke oni ekzercu la aŭskultokapablon.

Artikoloj uzas nur vortojn kunmetitajn per la 700 plej oftaj radikoj el la Baza Radikaro Oficiala. Por tiuj, kiuj volas verki por Facila Vento, ili havas (nur por Vindozo kaj Linkso) ilon por marki aliajn radikojn.

Jen bona rimedo por kaj komencantoj kaj progresantoj -- kaj por tiuj, kiuj volas verki por ili.

by pbrewer

Lego-plano por Esperanto-literaturo?

pbrewer's picture

Ĉu vi scias kion mi deziras? Mi deziras lego-planon por la gravaj verkoj de la Esperanto-literaturo.

Iam, amiko diris al mi pri lego-plano por la Biblio. Estis libro de 365 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro enhavis malgrandajn elektojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj, Proverbo, kaj Psalmo. Se oni legos en ĉiu tago po unu ĉapitro, oni legos la tutan Biblion dum unu jaro.

Mi deziras tian planon por Esperanto. Eble: Pense redaktitaj elektoj el iu krestomato. Ĉiu tago oni legus unu poeziaĵon, elekton el eseo, elekton el novelo aŭ romano-fragmento, kaj anekdoton. Tutan krestomation oni legus dum unu jaro—kaj gajnus konadon de la literaturo de Esperanto.

Jes, mi povus simple tralegi krestomation, sed la "pense redaktita" askpekto mankus.

by pbrewer

Bona novaĵo: La Bonlingva Vortaro

pbrewer's picture

Ĉar mi preferas uzi bonan, fundamenton vortprovizon, la Bonlingva Vortaro tre plaĉas al mi.

Ilia havas la ĝustajn principojn. Jen:

Donu preferon al kunmetitaj anstataŭ novradikaj terminoj kiam tio eblas sen troa perdo de la intencita signifo kaj precizeco.

Donu preferon al Fundamentaj kaj oficialaj elementoj, kiam ne estas tre bona kialo por malpreferi ilin.

Bonege!

by pbrewer

Ne NASK, sed...

pbrewer's picture

Lastajare kaj refoje ĉi-jare mia frato kaj mi konsideris iri al NASK, sed ne povis: Mankas kaj tempo kaj mono. Ni tamen volas plibonigi nian esperantan kapablon. Do, ni decidis, ke ni faru ion, eĉ se ĝi ne estas NASK.

by pbrewer

Monforma arto (artforma mono?)

pbrewer's picture

Artisto Daniel Salomon presentis art-projekton "Sennacia Banko" kie oni povas aĉeti "Monon" Esperanto-temitan. La projekto eble interesus ekonomistojn, artistojn, kaj Esperantistojn. Kaj la monbileto-artaĵoj estas tre, tre belaj:

(Klaku por vidi la projekto-paĝon.)

Mi preferus, se li uzis spesmilojn anstataŭ "monoj," sed eble la ĝusta signifo maltrafas min. Tamen, mi ŝatas la rezulton.

by pbrewer

Novaĵletero pri usona ekonomio?

pbrewer's picture

Dum la malfruaj 1980aj jaroj (kej, eble, la fruaj 1990aj) estis novaĵletero pri la usona ekonomio aboneble per ELNA. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavis principe resumon de la ĵusaj ekonomiaj statistikoj de usono, kaj ĝi ekzistis principe por ellabori modernajn ekonomiajn termiojn.

Ĉu iuj memoras ĉi tiun novaĵleteron? Ĉu iu havas ekzemplerojn, aŭ ligon al rete atingeblaj tekstoj? Mi volas verki pri rilataj temoj, kaj volus vidi la tiel-ellaboritajn terminojn.

by pbrewer

Angla-lingva afiŝo pro Esperanto-Tago

pbrewer's picture

Mi ĵus afiŝis mallongan angla-lingvan afiŝon je mia persona retpaĝaro:

Happy Esperanto Day.

Mi ankaŭ volas mencii alian angla-lingvan afiŝon pri la sukcesaj penoj de brita sciencfikcia verkisto Gareth D Jones, kiu volis aperigi du el liaj noveloj en Esperanto:

Gareth D Jones in Esperanto.

Feliĉan Esperanto-Tagon!

by pbrewer

Urge Google to Commemorate Zamenhof's Birthday

pbrewer's picture

Lernu provides info on how to suggest to Google that they make one of their special logos to commemorate a particular day, and asks that we urge them to commemorate Zamenhof-tago:

http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=5204&p=1

by pbrewer

Ekzamenoj estas utilaj

pbrewer's picture

Mi faras la ekzamenojn je lernu.net. Mi sukcesis je nivelo a (baza), sed malsukcesis je nivelo b (meza). Estis du afero mi ne komprenis. Do, jen:

1) Mi estas pripenseonta tion morgaŭ. Kial la n-formo?

Nu, ĉar "tio" estas objekto de "pripensi." Eĉ se tiu verbo ne estas en la frazo, la signifo ja estas. Do, devas esti "tion." (Kaj, kompreneble, "pripenseonta" ne havas -n, ĉar ĝi akordas kun "mi," ne kun "tio.")

2) Iru trans la straton. Refoje, kial la n-formo?

Nu, ĝuste kiel aliaj uzoj de -n por montri movon al:

  • Mi iras trans la straton: Mi iras al loko ĉe la fora flanko de la strato.
  • Mi iras trans la strato: Mi estas ĉe la fora flanko de la strato kaj mi iras (ien).

(Ŝajne ne nur mi malbone komprenas la diferencon. En ReVo la dua difino de "trans" estas "trans ...-n" markita kiel evitinde.)

Mi ne scias, kiam mi lernus pri tio, se mi ne faris la ekzamenon. Do: ekzamenoj estas utilaj.

by pbrewer

La gufujo

pbrewer's picture

Dum nia lasta renkontiĝo, Darcy priparolis al la grupanoj pri la gufujo--la sen-fuma, sen-alkohola trinkejo por junuloj ĉe Esperantaj aranĝoj.

Sed la vorto mem vekis en mi demandon: Ĉu vere estas du preskaŭ samsignifaj fundamentaj vortoj (gufo kaj strigo)? Mi esploris, kaj trovis ne nur la respondon al mia demando, sed ankaŭ la veron pri la gufujo! (Tiu ligo al la blogo de Ekoci, nia loko grupo.)

by pbrewer
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes