gxeremio's blog
The American Association of Teachers of Esperanto (AAIE) has a role to play in the coming years in helping US educators connect with Esperanto's value - both as a language and as a window to history and culture.
Here are some fruitful areas where AAIE can do what no one else is doing:
Troveblas ĉi tie je lernu.net
Bonvolu legi kaj komenti! Dankon!
Mi ofte vizitas la retpaĝojn "Drudge Report" kaj "Huffington Post" ĉar tie mi trovas interesajn ligilojn kaj pri seriozaj kaj pri malseriozaj temoj, kaj ambaŭ estas ĝisdatigitaj ofte.
Tia retpaĝo (laŭ mia scio) mankas al ni en Esperantio. Do mi starigis retpaĝon je http://verdastelo.com/ por fari provon: mi ĝisdatigos ĝin sufiĉe ofte dum la somero kaj se ĝi sukcesas mi daŭrigos ĝin.
Bonvolu viziti kaj aldoni ĉi tie viajn ideojn, konsilojn, kaj ligilojn. Dankon!
Mi festis la okazon hodiaŭ kun miaj gelernantoj, kiuj lernas bazan Esperanton dum 9-semajna kurso:

Kaj mi registris komenton por nia loka publikradio-stacio pri la tago.
Mi trovis novan retpagxaron nomitan Demandu al 500 personoj (Ask 500 people) kaj mi enmetis demandon pri Esperanto. Estas interesa, legi reagojn nelogikajn al nia kara afero. Mi pripensis la artikolon de Claude Piron, Psychological Reactions to Esperanto.
Amikema skribis lastatempe pri change.org, neoficiala retpaĝaro, kie oni povas kundividi ideojn por la nova usona registaro. Nun la OFICIALA retpaĝaro, change.gov, havas lokon por demandoj (kaj ideoj). Oni povas surmeti demandojn kaj vocdoni pri la valoro de aliaj demandoj. Serĉu la vorton "Esperanto" kaj voĉdonu por mia unua demando pri la universala lingvo, kaj surmetu la viajn.
Ĉu estas nun ĝisdatigita listo de Esperanto ligiloj? Mi scias ke Ĝangalo celis esti "portalo", sed ne plu ekzistas, kaj Don Harlow havis liston, sed kompreneble ankaŭ ĝi ne plu estas ĝisdatigita.
Lernu pli pri la unua tago de la DVUK je mia blogo. Partoprenis ĉirkaŭ 20 homoj el pluraj landoj, inkluzive Renato Corsetti, prezidanto de la UEA. La kongreso daŭros morgaŭ. Se vi estos neokupata, venu kaj partoprenu.
Mi uzas la videon Pasporto-kurso en mia "lingva esploro" kurso. Mi deziras ke miaj gelernantoj (kiuj havas 12 jarojn) lernu bazan nivelon de Esperanto dum la 9-semajna kurso.
Ĝenerale, mi ŝatas la kurson, sen paroli pri la aktorumado. Miaj gelernantoj ŝatas ĝin ankaŭ, sed la ekzercoj estas iomete malfacilaj.
Ĉu aliaj instruistoj uzas tiun kurson? Kion vi kaj viaj gelernantoj pensas pri ĝi?
Mi faris tiujn videetojn por Internacia Televido, sed ĝi ne daŭre funkcias, do mi metis ilin en YouTube:
Projekto Gutenberg
Vikipedio
Raporto.info
Dua Vivo
Se vi ĝuas ilin, diru!
Se vi malamas ilin, silentu! :-)