SearchUser loginRecent blog posts
|
hoss's blogSenkulpa sakrado![]() Lastatempa afiŝo de Steve Brewer pri sakrado memorigis min pri la amuza (sed bedaŭrinde, nur anglalingva) libro Surely you're joking, Mr. Feynman! biografio pri la fama fizikisto Richard Feynman. Kompreneble, Esperanto estas taŭga ilo por interkompreniĝo, kaj ĝuste tiel mi strebas ĝin uzi. Kutime. Tamen... en Usono, kie Esperantistoj aparte malabundas, la internacia lingvo foje utilas ankaŭ por aliaj aferoj—kiel senkulpa, publika sakrado! Jen malzorge tradukita ĉerpaĵo, kiu antaŭ jaroj multe inspiris min:
Korea popolrakonto![]() Kutime oni strebas traduki en la internacian lingvon, kaj tiel dividi la nacilingvajn trezorojn kun tutmonda komunumo, reciproke pliriĉigante ĉies kulturojn. Tamen, ĉu foje indas traduki ankaŭ alidirekten? Ĉu parolantoj de la angla, ekzemple, ne jam havas sufiĉe da legindaĵoj? Kial tradukisto malŝparu tempon por plivastigi tiun jam vastan maron? Nu, interalie, por konkrete montri la valoron de la internacia lingvo al tiuj amasegoj da homoj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin. Laŭdaj vortoj pri Esperanto estas bonaj, sed “vortoj sakon ne plenigas,” ĉu ne?
Uzas Esperanton... McDonalds?!![]() Hodiaŭ aperis surrete nova ludo pri “alternativa realeco” en kiu Esperanto ŝajne ludos gravan rolon.
Kaŝita profunde en leĝa kontrakto ĉe la retejo troviĝas eta mencieto pri la subtenanto... la firmaego McDonalds. Ĉu pluaj Esperantaĵoj aperos? Ni vidu....
Kursafiŝoj![]() Lastatempa helpopeto pri kiel reklami kurson memorigis min pri malnovaj afiŝoj, kiujn mi kreis dum pasintaj jaroj por varbi lernontojn al loka universitata kurso.
Fotoj de NASK 2007![]() Multaj jam vidis tiujn ĉi fotojn, kiuj aperas ankaŭ kadre de la fotujeto dekstre. Mi ĵus aldonis plenajn etikedojn al ĉiuj en Esperanto kaj ankaŭ angle — por tiuj, kiuj eble interesiĝas pri NASK sed ne jam povas legi la lingvon. Here they are! Many folks have already seen these photos, which appear also in the photo frame at right. I just added full labels to each one in Esperanto and also English — for those who might be interested in NASK but aren't yet able to read the language. NASK is the North American Summer Esperanto Institute, an immersive three-week course hosted at UC San Diego. If you're able to attend next year, please do — you won't regret it! Glumarkoj por Skrablo-amantoj![]() ![]() Jam senpage haveblas bonega TTT-skrablejo fare de Argilo — brila otavano Clayton Smith. Sed kion fari se oni dezirus skrablumi malvirtuale? Kelkfoje mi vidis, ke skrablo-maniuloj ĉizis aŭ brulmarkis proprajn tegoletojn por uzo kun anglalingva tabulo. Kiom da laboro! Verku majstraĵon sur la virtuala fridujo...![]() Lastatempe mi interesiĝis pri la ideo uzi poezio-magnetojn kiel instruilojn. La rezulto—post multe da tempomalŝparado—estas “virtuala” fridujo, sur kiu ĉiuj povas (kaj kore bonvenas) ludi proprajn majstraĵojn! Jen ekzemplo: Ĉu vi volas fariĝi poet(aĉ)o? Kial ne? Ek al la fridujo!
Kia rondo?![]() Ne unu granda rondo familia, ŝajne. Hodiaŭ en la usona ĵurnalo L.A. Times aperis eta sed ironie amuza mencio de Esperanto kadre de anglalingva recenzo pri sud-koreia aŭto. Skribis la aŭtoro:
Promesoj kaj forgesoj![]() Mi nun ĝuas la bonegan lernolibron Vojaĝo en Esperanto-Lando de D-ro Boris Kolker. Ĉe la fino de ĉiu leciono troveblas multaj demandoj por paroligi la leganton kaj plifirmigi lernitaĵojn. Unu demando petas, ke oni diskutu aŭ verku rakonteton pri la proverbo “Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.” Jen mia (iom stulta!) provo:
Ĉu nova dankotaga kutimo?![]() ![]() En Novembro, Usonanoj festas la dankotagon, tradician festenon kie familioj kaj amikoj kunvenas por komuna manĝo de batatoj, oksikokoj, kukurba torto, kaj plej kutime, meleagraĵo. Antaŭ kelkaj jardekoj, komenciĝis nova dankotaga kutimo ĉi tie en okcidenta Nov-Jorkio. Ĝi plejparte similas al la pli malnova kutimo, kun unu granda ŝanĝo...
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||