vilcxjo-me's blog
Lastatempe, oni sendis al mi kelkajn anglajn frazon, kiujn Ghandi diris, kaj petis tradukon en Esperanton. La petinto klarigis, ke li tatuigos la tradukitajn frazojn sur sian korpon.
Kiel vi povas imagi, mi zorge tradukis la frazojn, ĉar eventuala korekto ne estus facile......
Mi serĉas esperantiston, kiu recenzos libron 'Makedonia Antologio', kiu enhavas novelojn kaj poemojn.
Mi ankaŭ serĉas recenzanto por la libro 'Laŭ Spuroj de la Skribo kaj de la Lingvo de Antikvaj Makedonoj'. Ĉi tiu libro enhavas multajn detalojn pri la signoj de la antikva lingvo de Makedonio.
I recently received a telephone call from someone who wanted to study Esperanto as preparation for the Defense Language Aptitude Battery (DLAB). The DLAB is a test given by the Defense Language Institute (a United States Department of Defense (DoD) educational and research institution, which provides linguistic and cultural instruction to the Department of Defense, other Federal Agencies and numerous and varied other customers). The test is used to determine aptitude for foreign languages, and the top scorers go to intensive training in languages such as Arabic and Chinese.
According to the caller, it is difficult to study for the DLAB, because it measures aptitude, but he thought that studying Esperanto might help.
I sent him to lernu.net and asked him to let me know how he fared on the test.
Potentially, another reason for learning Esperanto.
Mi lastatempe trovis en la reto frazojn Esperantajn, kiuj estas malfacile prononci. Oni nomas ilin angle 'tongue-twisters'.
Jen la plej malfacila:
Se pneŭmatas maŝino borile
Kaj pneŭmonas malsan' pneŭmonie
Kiam pneŭmatiko
Malpneŭiĝas pro liko
Ĉu pneŭigi ĝin repneŭigile?
Kaj jen unu al la plej bonaj ekzemploj de la fleksibleco de Esperanto:
Ĉu Saŝa serĉas saĝan ŝercon?
Jes, ŝercon saĝan Saŝa serĉas.
Kelkaj lango-tordiloj (kun krudaj tradukoj en la anglan)troviĝas ĉe:
http://www.uebersetzung.at/twister/eo.htm
Jen Nia Mondo - available at our online bookstore - www.esperanto-usa.org/retbutiko.
I recently received an e-mail, saying that a Google search for the Esperanto course 'Jen Nia Mondo' did not return any information about where the course material could be purchased. I am hoping that this blog entry will be picked up by Google and displayed in the future to people looking for the course.
Jen Nia Mondo started out in the 70's as a BBC broadcast of Esperanto lessons. The course was developed under the auspices of Dr. John Wells, ex-president of UEA and a Professor Emeritus of Phonetics in London.
S-ro Henri Masson sendis peton al la Centra Oficejo. Li sercxas informon pri esploro:
"disertacio de usona esploristino en usona universitato. Ŝi testis la rezultatojn de la aŭtomata tradukado de ses skribitaj lingvoj entute. La plej bona rezultato estis ricevita per Esperanto, la plej malbona per la angla"...
Se vi havas informon pri tiu, bv afisxi gxin.
La Esperantic Studies Foundation invitas vin al Seminario pri la Literaturo de Esperanto en Louisville, Kentucky, Usono.
Vidu:
http://federicogobbo.wordpress.com/2010/11/06/seminario-pri-la-literatur...
Mi lastatempe ricevis la jenan mesaĝon
"I couldn't locate a beginner's class in Esperanto or someone just learning Esperanto.... It is just not motivating (or enjoyable) to learn a new language (Esperanto) by myself. Therefore, I am going to pass on learning Esperanto."
Ĉu vi opinias, ke ĉi tiu esta ofta afero? Kia konsilo estas utila por homo kiu havas ĉi tiun problemon?
Hodiaŭ, mi ricevis mesaĝon de reprezentanto de Welocalize (http://www.welocalize.com). Ŝi skribis:
I am currently looking for a team who could assist us with a large translation project into Esperanto (from English). Would you know of esperanto translators (preferably a team, as this is a large project) who might be interested in working with us? If so, would you get back to us at your earliest convenience> This is quite urgent.
Ĉu ekzistas tia teamo? Ĉu estas grupo de esperantistoj, kiu havas sperton pri profesia tradukado el la angla al Esperanto?
Refoje la Kandidatiga Komitato serĉas membrojn de Esperanto-USA kiu volas kandidati por estrara posteno.
Se vi opinias, ke vi povas kunlabori kun la aliaj estrarano por decidi la celojn de E-USA kaj la metodojn por antigi la celojn, kontaktu Jakobo Schwartz, komitatestro de la Kandidatiga Komitato, kaj petu, ke via nomo aperu sur la balotilo ĉi-jare.