Skip to main content

Lee Miller's blog

Pri la nomo "Usono"

Lee Miller's picture

Pri la nomo “Usono” estas iom da mistero rilate al ties etimologio kaj ekapero en Esperanto. Ĝi estas frua vorto: jam en 1908 ĝi estas en la “English-Esperanto Dictionary” de Joseph Rhodes, kaj Zamenhof mem uzis ĝin en la Kongresa Parolado en Vaŝingtono, 1910. Foje oni aŭdas ke ĝi estis vorto uzata de Frank Lloyd Wright, la usona arkitekto, sed lia stilo “Usonian” aperis multe pli malfrue. Foje homoj supozas ke ĝi estis iom misformita el “Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko” (kun S anstataŭ Ŝ), aŭ ke ĝi venis de angla akronimo de “United States Of North America”, kun A-->O por substantiva formo.

Don Harlow en pli frua afiŝo ĉi tie menciis ke Gaston Moch, franca Esperantisto, proponis la vorton. Sekve de tio, mi esploris kaj trovis la dokumenton en kiu aperis tiu ĉi propono. Manke de alia informo, mi supozas ke tiu ĉi ja estas la enkonduka punkto de la vorto “Usono” en Esperanto.

by Lee Miller

Ĉu stagnado?

Lee Miller's picture

Ŝajnas al mi ke aferoj iom stagnas ĝuste nun en Esperantujo. Ĉe UEA, membroj malaperas; ĉe TEJO, oni luktas por trovi vojon por Pasporta Servo; ĉe E-USA maloftas novaj informoj kaj diskutoj en la retejo . . . pri la libroservoj mi ne scias, sed mi ŝatus scii kiom da libroj nun vendas UEA kaj E-USA kompare kun pli fruaj jaroj. Ankoraŭ viglas nia bulteno en Usono, kaj la komunumoj de Lernu kaj Edukado daŭre aktivas--kvankam ne eblas vere scii kiom da homoj en tiuj komunumoj vere regas la lingvon kaj iel aktive uzas ĝin.

Mi volus scii la impresojn de aliaj homoj . . . ĉu vere, aŭ ne?

Solvon mi ne havas, krom tio ke estus bone klarigi la kialojn por Esperanto en la moderna mondo, kaj la kialojn por lerni kaj uzi ĝin. Ne plu (laŭ mi) validas la ideo de ia "Fina Venko". Ne plu validas la ideo ke la angla estas iugrade malamika. Pri la konservado de malofte uzataj lingvoj, nu, en la sfero de lingvoj ili dum jarmiloj aperis kaj malaperis . . .

by Lee Miller

Ŝak-termino: tabulo?

Lee Miller's picture

Nu, tradicie oni ludas ŝakon sur tabulo. Sed montriĝas ke nuntempe oni ofte ludas sur ia plasta aŭ silikona surfaco kio estas fleksebla, rulebla, faldebla. Ĉu tion oni povas ĝuste nomi "tabulo"? Laŭ PIV tabulo estas el ligno (aŭ se ne, certe el ia malmola substanco).

Mi emus nomi la plastan lud-surfacon "mato", sed ironie en ŝako aperas la dilemo ke "mato" estas dusignifa. "Ŝak-mato" vere ne povas esti la fino de la ludo, kaj la surfaco sur kio oni ludas.

Kion vi opinias? Ĉu sufiĉas ke io rolu kiel tabulo, por ke oni nomu ĝin tabulo?

LM

by Lee Miller

Plena Ilustrita Vortaro: Available Now via Internet!

Lee Miller's picture

If you're not aware yet, we have reached an historic moment: the beta version of the searchable PIV is now available for use at

www.vortaro.net

This resource is now accessible to all Esperanto speakers with internet access, not just to the fortunate few who can afford the print edition of the PIV.

The project is the result of collaboration between SAT and E@I, and was financed by contributions.

Lee Miller

by Lee Miller

Updated Information about NASK 2012! / Ĝisdata Informilo pri NASK 2012!

Lee Miller's picture

Updated Information about NASK 2012!

NASK 2012 will be held at the University of Texas-Dallas immediately following the Landa Kongreso of Esperanto-USA.

The dates will be June 25 – July 3, 2012.

The teaching team for 2012 will be:
Supera Nivelo: Spomenka Štimec, Croatia
Meza Nivelo: Tim Westover, U.S.
Postbaza Nivelo: Birke Dockhorn, Germany
Hoss Firooznia will be responsible for special programs and activities.

Cost for NASK 2012 will be $625 until March 22; $675 afterwards. This cost includes lodging, meals, class, and programs. Financial aid is available for full-time students, teachers, and participants from Latin America.

Contact Ellen Eddy, administrator, for further information and registration: eddyellen@aol.com

Ĝisdata Informilo pri NASK 2012!

NASK 2012 okazos ĉe la Universitato de Teksaso-Dallas tuj post la Landa Kongreso de Esperanto-USA. La datoj estos 25 junio – 3 julio, 2012.

La instruista teamo por 2012 estos:

by Lee Miller

NASK 2012: Frua Informo

Lee Miller's picture

En 2012, NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro) okazos tuj post la Landa Kongreso, kaj en la sama loko.

La datoj de la Landa Kongreso estas 22-25 junio, 2012, ĉe la Universitato de Teksaso en Dallas.

NASK okazos de 26 junio ĝis 3 julio, ne nur en la sama loko, sed en la sama konstruaĵo kiel la Kongreso. Studentoj kiuj ne jam estos tie por la Kongreso alvenos 25 junio, kaj la tago de foriro estos 4 julio. NASK havos entute 8 tagojn de instruado.

Iu, kiu venos kaj por la Kongreso kaj por NASK, povos sperti 12 sinsekvajn tagojn en Esperantujo.

Detaloj pri instruistoj, studprogramo, kaj kosto aperos poste. Sed notu la datojn en via kalendaro nun!
_____

In 2012, NASK (the North American Summer Institute) will take place immediately following the national Congress, and in the same location.

The dates of the Congress are June 22-25, 2012, at the University of Texas at Dallas.

by Lee Miller

Zamenhofa Humuro

Lee Miller's picture

Jen tre interesa teksto de Zamenhof, kiu aperas en la libro "por kaj kontraŭ reformoj!" (eldonejo ludovikito, 1980). Ĝin li skribis post la 3-a UK en Cambridge. Z. ne estis tute serioza homo:

"Mesaĝo de Zamenhof en la albumo de Moscheles, 23.III.1907:

La unuaj esperantistoj ofte estis desapontataj, sed ne havis la vorton por esprimi sian desapontiĝon. S-ro Moscheles kreis la vorton kaj proponis ĝin al mi. Sed ĉar nek en la tria kongreso esperantista nek en la gastama domo de gesinjoroj Moscheles mi trovis ion, kio min desapontus, tial ne trovante en la nuna minuto ian uzon por la vorto, mi ĝin forsendas al la vortaro, dezirante ke niaj amikoj ne tro ofte bezonu ĝin uzi en sia vivo."

(Cetere, estas interese vidi ion pri la apero de la vorto "desapont-" . . . ŝajne pro tio ke li sendis ĝin al la vortaro, li akceptis ĝin eĉ se li mem ne bezonis ĝin en la momento).

LM

by Lee Miller

NASK 2011: Updated Information, Including Costs

Lee Miller's picture

After getting final contract costs from UCSD for housing, meals, and facilities, we are able to provide the following information for NASK 2011:

NASK 2011
July 2 - July 10, 2011 (arrive on July 2, depart on July 10)

Use only 4 vacation days (dates include 2 weekends plus the 4th of July holiday)

Three levels, formal classes every day plus many extra activities.
At the University of California, San Diego

Housing:
Single bedroom with shared bath. living room, and kitchen
Three meals daily.

Early bird prices by March 15:
General $865
Full time students and Latin America $665

After March 15
General $895
Full time students and Latin America $695

Some scholarship help available

Faculty:

Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren, Lee Miller

More information:
http://esperanto.org/nask/
or contact the administrator:
Ellen M. Eddy eddyellen@aol.com
__________

NASK 2011: 2 julio – 10 julio 2011

by Lee Miller

Frua Informo pri NASK 2011 / Early Information about NASK 2011

Lee Miller's picture

Early Announcement-Mark the dates. Details about the program and specific costs aren't yet firm, but the dates are decided and the faculty are in place.

NASK 2011: July 2 - July 10, 2011

Arrive on a Saturday, leave on a Sunday.

Formal classes every day plus many extra activities. Use only 4 vacation days.

On the campus of the University of California, San Diego

Three levels.

Course fees: Between $150-225. Some scholarships available.

Housing, single room with three meals a day about $520.

Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren, Lee Miller

More information: http://esperanto.org/nask/ or contact the administrator: Ellen M. Eddy eddyellen@aol.com

by Lee Miller

Historio pri la apero de Plena Ilustrita Vortaro

Lee Miller's picture

Mi estas unu el tiaj homoj kiuj interesiĝas pri etaj detaloj de aferoj . . . kutime ne la gravaj detaloj.

by Lee Miller

NASK * 2014 jun 29 - jul 8 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 29-a de Junio ĝis la 8-a de Julio ĉe Viktorio, BC, Kanado, ĉe la Universitato de Viktorio.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from June 29 to July 8, at The University of Victoria, in Victoria, British Columbia, Canada.

UEA Seminario Por Aktivula Maturigo * 2014 jul 9 - 10 * Strategy

EO Esperanto: Ĉu plaĉas al vi varbi? La UEA-seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) – N-ro 2, okazos je 2014 julio 9-10 ĉe Sidneo, Brita Kolumbio, Kanado.

EN English: Want to get the word out? The Seminar about Strategy and Practice for Informing North America Aktivula Maturigo (AMO) - number 2, will be happening 2014 July 9-10 en Sidney, British Columbia, Canada.

Komuna Kongreso * 2014 Jul 11 - 14 * Communal Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Sidneo, BC, Kanado, 2014 julio 11-14, kune kun la Tut-Kanada konferenco de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA).

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be in Sidney, British Columbia, Canada, 11 - 14 July, 2014, along with the Canadian Annual Congress of the Canadian Esperanto Association (KEA).

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes