filipo's blog
As usual, your current newsletter is filled with useful and enjoyable information. If you have not sent in your dues for 2008, it is a good idea to do that NOW!
You can do that here at our website.
Dear Members
The new issue of our newsletter will soon arrive at your mailbox (or maybe has already done so). Unfortunately, you will find many printing errors in it. The printer in Florida sent us a good proof, but afterwards something bad happened during the mass printing. Almost all of the special letters were malformed.
Karaj membroj,
En viajn poŝtkestojn baldaŭ alvenos (aŭ eĉ jam alvenis) nova numero de nia bulteno, 2008/1. Bedaŭrinde en ĝi vi trovos multajn presfuŝaĵojn. La presejo en Florido ja sendis al ni bonaspektan provekzempleron, sed poste io fiaskis dum la amaspresado, kaj preskaŭ ĉiuj ĉapelitaj literoj misformiĝis.
Kun granda malĝojo ni ekscias, ke la mondo perdis grandan verkiston kaj grandan amikon, Claude Piron. Liaj verkoj, liaj konsiloj pri la rilato kun neesperantistoj, liaj prelegoj, lia amikema maniero donis multe al la movado kaj al niaj ĝuoj kaj agadoj. Lia forpaso estas granda perdo, kaj ni memoros lin ĉiame.
Kia perdo, kiu frapis nin subite.
[en Esperanto]
Today I heard the broadcast from Radio Poland, which they sent on Dec 16. They send greetings to us, the total membership of Esperanto-USA. We happily and thankfully receive the greetings from Poland.
[ English version]
Salutoj alvenas de Radio Pola (= Radio Polonia).
Hodiaŭ mi aŭskultis la elsendon de Radio Pola, kiun ili sendis la 16an de decembro. Ili salutas nin, la membraron de Esperanto-USA! Ni feliĉe kaj dankeme ricevas la salutojn el Pollando.
Laŭ la diskuto en la aferkunsido de la estraro de Esperanto-USA, ni nun serĉas novan redaktoron por nia bulteno "Esperanto USA."
Se vi volas servi kiel redaktoro de la oficiala organo de Esperanto-USA, bonvolu sendi al mi (filipo@grupoj.org) vian sinproponon kaj ekzempleron de via verko, kiu montras ke vi havas sufiĉan kapablon por fari la taskon. Kandidatoj menciu kiel longe oni intencas servi kiel redaktoro (ekz. kiom da jaroj). Kandidatoj menciu kiam oni pretos komenci servi. Tiu dato devas esti ĉe la fino de 2007, aŭ pli frue. Nepre menciu vian historion pri lingvoj kaj lingvokapablo.
Ni taksas la postenon de redaktoro kiel daŭran laboron, kaj ne kiel provizoran, nelongan deĵoron. La propono devos alveni ĝis la 10an de Oktobro, 2007. Jen detaloj, sed vi rajtas demandi pri neklaraj aferoj laŭ bezono.
Omaĝe al multaj jaroj, kiuj Don Harlow donis al la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA) kaj al la Esperanto-movado, Esperanto-USA starigas la Premion Harlow. Don laboris senlace kiel verkisto, recenzisto, tradukisto, kaj antologiisto de la literaturo de Esperanto.
Jen la rezultoj de la Premio Harlow por 2007, la unua jaro por la ĉiujara literatura konkurso de Esperanto-USA. Ĉi tio estas ripeto de la anonco, kiu aperis unue en la bulteno Esperanto USA, kiu estas la oficiala organo de nia landa organizaĵo en Usono.
Gratulojn al George Baker, Per Aarne Fritzon, Kris Long, Russ Williams, kaj Christopher Zervic, kiuj gajnis en la konkurso por 2007. Legu kelkajn verkojn en la venontaj numeroj de nia bulteno Esperanto USA. Ĉiuj gajnintoj ricevas $50 kaj diplomon.
Raportisto de Discover (Usona gazeto pri "scienco, teknologio, kaj la estonteco") kontaktis la Centran Oficejon de Esperanto-USA (estis ELNA antaŭe). La direktoro Bill Harris plusendis la informon al mi. Sekvis intervjuo kun tiu raportisto, Stephen Ornes.
Rezultoj de la Balotado, 2007, okaze de la sukcesplena 55a landa kongreso de E-USA, (antaŭe, ELNA)
Balotadoj: 227 validaj balotiloj, pritraktitaj per poŝtleteroj kaj laŭ la statuto de ELNA / E-USA.
Por Sekretario:
Gajnis Julie Spickler: 211 voĉdonoj: servos ĝis 2010
Por Estrarano:
Gajnis Ĵenja Amis: 117 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Christopher Zervic: 106 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Anjo Harlo: 95 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Tim Westover: 90 voĉdonoj: servas ĝis 2008