Skip to main content

Haruo Ros's blog

Het vergeten land van Moresnet

Haruo Ros's picture

Mi ankoraux sercxas filmojn, kiujn ni povus montri cxe NOREK, kaj mi jxus ekrimarkis cxe IMDB la titolon "Het vergeten land van Moresnet". Cxu iu scias, kiel akiri kopion en formato kiu permesus aldoni Esperantan surtekston?

http://www.imdb.com/title/tt0276601/

Temas pri 48-minuta dokumenta filmo en la nederlanda pri Neuxtrala Moresneto, la unua lando kiu adoptis Esperanton.

Mi sendis la jenan mesagxon al la auxtoro de la filmo, Fred Dijs:

Hello M. Dijs,

Ik probeer te vinden een exemplaar van uw film "Het vergeten land van Moresnet" en uitrust het met de ondertitels van het Esperanto voor een de film mini-festival van het Esperanto wij voor deze herfst van Seattle plannen. Kunt u een dergelijk exemplaar evenals toestemming om het op die manier aan te passen leveren? (Wetend niet of kent u Esperanto, schrijf ik u in mijn beste door de computer geproduceerd nederlands!)

by Haruo Ros

Kampanjo 2006

Haruo Ros's picture

Vocxdonu por
ROS' Haruo

Kandidato por ELNA-Estrarano


Mi nomigxas Leland Bryant Ross, aux ROS' Haruo. Mi havas 53 jarojn, lernis Esperanton (auxtodidakte) en 1970 kaj studis gxin cxe Universitato de Portlando antaux la UK tie en 1972. Mi estas UEA-Delegito en Seatlo, kaj tre aktiva en la loka (SES-) kaj regiona (NOREK-) movado. Internacie, mi aktivas cxefe en TTT, kie interalie mi redaktoras la kristanan himnaron TTT-Himnaro Cigneta kaj la beletran retejon "Melvilleeneo". Mi havas blogon cxe esperanto-usa.org, kaj tion mi nepre pli ekspluatos dum la jaroj venontaj (des pli se gxi montrigxos utila por eterna kandidatado ;-) ). Mia persona retenirejo situas cxe La Lilandejo.

by Haruo Ros

SES at Fremont Fair

Haruo Ros's picture

SES (Seatla Esperanto-Societo) havos budon ĉe la Fremonta Foiro, unu el la plej grandaj kaj vizitataj eventoj ĉiujare en Seatlo.

Se vi estos en Seatlo dum la 17a-18a de junio, nepre vizitu nian budon. Venu antaŭ tagmezo je sabato, kaj spektu la Solstican Paradon antaŭ viziti nian budon.

Se vi ne estos ĉe ni tiam, aŭ eĉ se jes, kaj vi havas spertojn dividindajn pri tiaj aranĝoj, mi petas skribi al SES kaj sugesti, kion ni faru por maksimume efikigi nian tablon. (Mi jam havas la paĝon "Esperanto table / display items" kaj la tieajn PDF-ojn.)

by Haruo Ros

Nova filmeto "Esperanto"

Haruo Ros's picture

En la jahugrupo "Reago" antaŭ kelkaj tagoj mi legis pri nova mallonga kinofilmo titolita "Esperanto". Mi ekserĉis informojn pri ĝi en IMDB sed trovis nenion (do mi nomumis ĝin al tiu retejo) ‚Äî sed pergugle mi akiris la retadreson de la kreinto (produktisto/direktoro/reĝisoro/ktp), Mathieu Guetta, kaj mi skribis al li mesaĝon:

"Je voudrais le mettre à l'écran pendant notre Eo-congrès régional "NOREK" septembral dans Seattle. Comment pouvons-nous obtenir une copie?

Merci bien!"

Li respondis kaj mi respondis kaj tiel plu. Eble ni ja povos montri ĝin ĉe NOREK. Ĉu iu ELNAano hazarde vidis ĝin (ĝi ĵus montriĝis en iu film-festivalo en Richmond, Virginio)?

by Haruo Ros

ikso-metodo jam funkcias cxi tie, cxu ne?

Haruo Ros's picture

Mi ĵus legis afiŝon en elna-retpagxaro pri la bezono de softvaro por konverti iksojn en ĉapelojn, sed mi kredis, ke tio jam ekzistas kaj funkcias tie ĉi. Ĉu mi eraras?

by Haruo Ros

Seatla Biblioteko akceptos E-gazetojn

Haruo Ros's picture

Mi proponis al la biblioteko, ke ni aĉetu du abonojn (mi pensas pri Monato kaj Kontakto) kaj la biblioteko ilin publike montradu kaj prunteprenebligu. Mi ne scias, kiom en la momento kostas Kontakto-abono, sed mi pretas dediĉi eble cent dolarojn al tiu ĉi projekto, kaj ni vidu...

Haruo

by Haruo Ros

Vote for Esperanto as the European √úbersprache

Haruo Ros's picture

A major Austrian newspaper, "Der Standard", is running an online poll about what the standard European interlanguage should be. Even though most of us are probably not of the opinion that Europe should "own" Esperanto (meaning own it more than the rest of us do), I say go there
and vote for it. I did. Henri Masson at SAT this morning posted this report on the state of the balloting.

So exercise your franchise, even though you're not Austrian or even in the EU...

Haruo

Masson Henri skribis en "Reago":

Evoluado de la enketo pri "Kiu lingvo por Europo ?" en la auxstria

by Haruo Ros

NOREK Sept (20)-21-24-(25)

Haruo Ros's picture

La konferencejo estos University Inn en Seatlo. Estos antaukongresa "Pilgrimo al Eastsound" kaj eble ankau postkongreseto por la ghisostuloj. Kontrolu chi tie por ghisdatigoj, detaloj kaj specifigoj.

Haruo

by Haruo Ros

Pri Esperanto: La Reklamo

Haruo Ros's picture

En sia blogo limako montris novan televidecan "reklamon" pri Esperanto. Cxar ja alvenas lavange la Superpokalo (Superbovlo) iksloa, mi volas atentigi pri la "reklamo" kiun TEJO kreis pri si antaux kelkaj jaroj, nome "Kio Okazas"; tio estas parodiajxo pri fama bierreklamo. Gxi estas spektebla cxe

http://www.tejo.org/filmo/kio_okazas-h.rm

Mi ne scias kiel funkcias "trackback", sed jen la urlo por la menciita afisxo de limako:
http://esperantousa.hypermart.net/?q=trackback/145

Haruo

by Haruo Ros

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes