Jxenja A.'s blog
Jam ekfunkciis la retejo de MEKARO 2012: www.mekaro.ca. MEKARO estas la Mez-Kanada Renkontiĝo de esperantistoj, al kiu ni kore invitas ankaŭ ne-kanadanojn. Ĉiujare en majo (ĉi-foje, la 19-21an de majo) ni kunvenas alterne en malsama urbo en Ontario aŭ Kebekio, kaj ĉi-jare estas la vico de la urbo Kebeko (Kebekio, Kanado) por gastigi MEKAROn.
Pro ĝia ĉarmo, historio kaj beleco, Kebeko estas unu el la plej vizitataj urboj en Norda Ameriko. El ĉiuj urboj de Kanado kaj Usono, ĝi estas la sola, kiu konservis siajn malnovajn remparojn kaj aliajn defendajn fortikaĵojn. En 1985, UNESCO deklaris la malnovan urbon de Kebeko Monda Kulturheredaĵo.
MEKARO estas turisma semajnfino en Esperanto por lerni pri la gastiga urbo, gustumi la lokajn frandaĵojn (kaj bierojn), ekkoni novajn esperantistojn, revidi malnovajn amikojn kaj simple pasigi tempon en bela varma esperantista etoso.
Aliĝu nun! Vizitu la retejon www.mekaro.ca Por pli da informoj, skribu al informo ĉe esperanto.qc.ca.
In order to celebrate the registration of the 100,000th user of Lernu.net, the lernu!-team, in cooperation with E@I, has launched a fundraising campaign on behalf of Esperantic Studies Foundation (ESF). They aim to raise 100,000 EUR by December 15th, 2012.
“Without ESF, the Esperanto community would offer fewer services to Esperantists, as well as those who want to learn the language” – that’s how the lernu!/E@I team explains their wish to help ESF continue its good work in the article “What is ESF and why it deserves your support” that appeared in the October issue of La Ondo de Esperanto. “This is quite an ambitious venture”, admits the team, “but it can be done if many Esperantists support this initiative”. The team created a special website for this campaign: http://kampanjo.ikso.net.
Legu mian artikoleton pri Esperanto (angle) en prilingva paĝaro Sorosoro: http://blog.sorosoro.org/en/esperanto-a-language-by-choice (por la momento ĝi estas sur la ĉefpaĝo: www.sorosoro.org). Plena versio de ĝi baldaŭ aperos en Usona Esperantisto.
[de Esperantic.org]
Dear friends,
It is a great pleasure to inform you of a very important milestone for Lernu.net: it has just reached 100,000 registered users! Lernu.net is a multilingual website which aims to inform internet users about Esperanto and help them to learn it easily and free of charge.
La aranĝo okazos la 21-23-an de majo 2011 en Kingstono, Ontario (duonvoje inter Montrealo kaj Toronto, trans la lago Ontario de Novjorkio). Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ankoraŭ eblas tion fari -- kaj jam aliĝis 36 personoj el Kanado (Ontario kaj Kebekio) kaj Usono (Pensilvanio, Marilando, Novjorkio kaj Masaĉuseco). Venu al bela Kingstono por pasigi la semajnfinon en tiu ĉi bela, historia kaj vizitinda urbo, gustumi lokajn manĝaĵojn kaj bieron kaj pasigi la tempon en bona kompanio de aliaj esperantistoj! Vidu pli da informoj ĉe mekaro.ca, kaj ĝis la revido en Kingstono!
Agu nun por esti parto de la internacia studprogramo NASK ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD). Ĉi-jare, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) konsistos el mallonga sesio de nur 9 tagoj de instruado, 2-10-an de julio, 2011. Restas ĉambroj en la apartamentejo. La limdato por registriĝo estas la 14-a de junio, do ne hezitu! La kotizo, kiu inkluzivas individuan ĉambron kaj manĝojn, estas 895 USD (ĝi estas malpli ol duono de la pasintjara kotizo), kaj la tuta prezo por plentempaj studentoj kaj partoprenantoj de latin-amerikaj landoj estas nur 695 USD!
Ĉu vi planas jam vian ferian tempon por julio-aŭgusto? Tiukaze ni rekomendas al vi ankaŭ partopreni la aranĝon SES (Somera Esperanto-Studado), kiu okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011 en la urbo Nitra, Slovakio. Samtempe okazos jam la kvara renkontiĝo de lernu!-uzantoj kaj kreantoj. Tie vi povos: viziti Esperanto-lecionojn (en 6 niveloj), partopreni seminarion de ILEI por instruemuloj, aldone ekskursi, vidi koncertojn, gustumi vinojn, iom lerni la slovakan, sportumi kaj fari multajn aliajn aferojn! Vi daŭre dubas, ĉu indas veni? Ne dubu, sed venu kaj vi ne bedaŭros!
Specialaj programeroj: Koncertoj de La Perdita Generacio (el Svedio), de Asorti (el Litovio), KER-ekzamenoj (kaze ke aliĝos sufiĉe da homoj), konkursoj kun valoraj premioj ktp.
Pli da informoj: www.lernu.net/ses
La printempa numero de La Riverego (103), la bulteno de ESK (Esperanto-Societo Kebekia) estas disponebla cxe: http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego
Inter aliaj temoj:
MEKARO 2011
Loĵbano: lingvo logika, sed ĉu homa ?
Leteroj al Avo Frosto
Kiel diri 1 000 000 000 en Esperanto ?
Kiu inventis la « arabajn » ciferojn ?
La viro, kiu trinkis kurante
[English below]
Kiel vi eble jam scias, NASK – la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – ŝanĝis la formaton por la sesio de 2011. Anstataŭ la kutimaj tri semajnoj, ĝi okazos dum 8 tagoj, 2-10-an de julio 2011. Tiu ŝanĝo estis farita por malaltigi la koston kaj allogi studantojn kaj laborantojn, kiuj ne povas preni la trisemajnan ferion (en tiu ĉi formato, oni bezonos preni nur 4 feriojn, se oni venas el Usono). Fakte, la prezo estis reduktita pli ol trioble kompare al la pasinta jaro, kaj nun restas nur du semajnoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-periodo! Ĝis la 15-a de marto, 2011 vi povas aliĝi kontraŭ 865 USD (aŭ 665 USD por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj), kio inkluzivas loĝadon, 3-fojan manĝadon kaj la kurson mem.
MEKARO estas la mez-kanada renkontiĝo de esperantistoj, kiu okazas ĉiujare en majo en malsama urbo de Ontario kaj Kebekio (alternante inter la provincoj). MEKARO estas turisma semajnfino en Esperanto por lerni pri la gastiga urbo, gustumi la lokajn frandaĵojn (kaj bierojn), amikiĝi kun aliaj esperantistoj kaj pasigi tempon en bela varma esperantista etoso.
Ĉi-jare la aranĝo okazos en Kingstono, Ontario, la 21-23an de majo. Kingstono estas historia, vizitinda mezgranda urbo, kiu situas mezvoje inter Montrealo kaj Toronto, trans la lago Ontario de Novjorkio. Kingstono estis la unua ĉefurbo de Kanado, kaj ĝi proponas grandan elektojn de restoracioj, turismaj vidindaĵoj, historiaj muzeoj, kaj pli! Ni elkore bonvenigas vin viziti nin, dividi viajn spertojn kun aliaj esperantistoj kaj ĝui la etoson de tiu ĉi bela parto de Kanado!