Jxenja A.'s blog
La Mez-Kanada Renkontiĝo (MEKARO) estas ĉiujara turisma semajnfino kiu okazas en malsama urbo de Kebekio aŭ Ontario. Ĉi-jare MEKARO okazos en la bela ĉefurbo de Kanado, Otavo. Venu sperti amikan etoson kun kanadaj samideanoj en ĉi tiu unika dulingva ĉefurbo!
Kiam: 18-20 de majo, 2013
Kie: Universitato de Otavo, Otavo, Ontario, Kanado.
Aliĝilo kaj informoj: www.mekaro.ca
Karaj, jen la ligilo al 111-a numero de La Riverego, bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego111.pdf En tiu ĉi numero ni aperigas la trian artikolon el nia japana serio: ĉi-foje temas pri la vizito al... Obama (ne tiu, alia - vi komprenis!) kaj nia japana transformiĝo. Krome, atendas vin, interalie, artikolo pri Eleanor Roosevelt, pri Pacaj Mesaĝoj el Hiroŝimo kaj eĉ artikoleto en Interlingua. Eble vi trovos La Riveregon interesa kaj utila!
Spektu la intervjuon kun Derek Roff, estrarano de ESF kaj instruonto de NASK 2013 http://youtu.be/3Mddb4_jeB0 "Mi ne povas promesi, ke oni lernos [Esperanton] dum oni dormas. Sed almenaŭ 12 horojn tage estas bona okazo por uzi la lingvon kaj sperti interparolojn kun tre diversaj kaj ofte tre interesaj homoj". Aliĝu al NASK nun kaj ŝparu 50 dolarojn! Pli da informoj: esperanto.org/nask/
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.
Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan session, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.
Aŭskultu la intervjuon de Joel Amis, administranto de ESF kaj jam 17 jarojn membro de Esperanto-USA, al la Radio Kanada Internacia (angle) http://www.rcinet.ca/english/daily/interviews-2012/13-39_2012-12-14-inte...
Legu elektronike La Riveregon, buntan kaj altkvalitan senpagan revuon de la Esperanto-Societo Kebekia! Atendas vin artikolo pri Japanio, daŭrigo de la serio pri planitaj lingvoj (ĉi-foje temas pri Volapuko), traduko de kanada humurrakonto, kaj pli! http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego110.pdf
Jes, vi povas helpi doni manĝaĵon al malsatantoj dum la festa sezono per simpla "ŝato" de Esperanto! Esperanto of Burlington, restoracio en Burlingtono, Vermonto promesis donaci $1000 al la Vermonta Manĝaĵbanko se ili ricevos 1000 "ŝatojn" en Facebook. Post kiam vi "ŝatas" Esperanto of Burlington, skribu tie komenton por ke ili sciu ke vi estas esperantisto: http://www.facebook.com/esperantoburlington
***
Yes, you can help feed the hungry this holiday season by simply "liking" Esperanto! Esperanto of Burlington, a restaurant in Burlington, Vermont has promised to donate $1000 to the Vermont Food Bank if they get 1000 Facebook "likes". After you "like" Esperanto of Burlington, leave them a comment as well so they know you're an Esperanto-speaker: http://www.facebook.com/esperantoburlington
Ĉu vi sciis, ke pli ol 16 mil personoj en Usono lernas Esperanton danke al Lernu.net? Kun preskaŭ 130 mil registritaj uzantoj ĉie en la mondo kaj kelkaj milionoj da paĝvizitoj ĉiumonate, Lernu estas la plej granda Esperanto-retejo kaj Esperanto-komunumo en la mondo. Dekomence, la paĝaron financas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF, www.esperantic.org), inter multaj aliaj projektoj grandaj kaj malgrandaj.
ESF bezonas vian subtenon. Ni elkore dankas ĉiujn niajn donacantojn kaj petas konsideri fari donacon al ESF ĉi-jare! http://esperantic.org/en/donations/online. Adreso por ĉekoj: ESF, Cop Ste Catherine, CP 60502, Montreal QC, H1V 3T8 (Canada) | UEA-konto esfo-p
(pli da informoj Usona Esperantisto: http://bulteno.esperanto-usa.org/2012/5/08-anoncoj.html)
ARE estas la ĉiujara Esperanto-renkontiĝo en nord-orienta Usono organizata de Esperanto-Societo Kebekia. Ĝi okazos de la 6-a ĝis 8-a de oktobro 2012 (Dankofesto en Kanado, Kolumbo-Tago en Usono)
Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon!
Pli da informoj: http://www.esperanto.qc.ca/eo/are
Ĉi-jare MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo)okazos en la urbo Kebeko -- nepre ne maltrafu ĉi tiun eblon viziti unu el la plej historiaj kaj belaj urboj de Nord-Ameriko en varma Esperanta etoso!
Plenaj detaloj kaj aliĝilo: www.mekaro.ca
Ni esperas vid VIN tie!