limako's blog
Refoje restas nur d-ro Read kaj mi. Ni kalkulas ke dum iom pli ol du tagoj, la LR Festo kontribuis almenaux 140 horojn da laboro je la retpagxaro. Kiam mi konsentis anigxi la estraron de ELNA, mi kredis ke la retpagxaro estis la plej grava problemo kiun ELNA havis. Tio ne plu estas la plej grava problemo. Ankoraux estas multaj farindaj aferoj je gxi, sed ni komencas pensi kion ni devas fari estontece. Estas tre bona sento ke ni sukcesas, post pli ol jaro da laboro, la retpagxaro estas preta. Mi dankas cxiujn kiuj helpis: Phil (ambaux el ili), nehundo, kvarko, ailanto, d-ro Meyers, Tracy, Stephanie, gxeremio, kaj la aliajn mi ne memoras.
Ni dauxre laboras. Multajn pagxojn kreas kaj redaktas. Multajn komencojn, ni pligrandigas kaj plibonigas. Ni atingas niajn unuajn celojn kaj komencas elpensi novajn.
Por tagmangxo ni acxetis italan pastecxon de Austin Pizza, kiu bonegis. Ni faris iom da survidbendigado. Do, la afero progresas. Kion pensus Zamenhof?
Mi alvenis je la 4-a horo en Auxstino. La flugoj okazis glate. Mi sxatis ke mi povis vojagxi dum la tago: mi forlasis la hejmon je 7:40 (post bona matenmangxo) kaj alvenis je Auxstino dum lumaj horoj (en Masacxuseco, jam la sun subiras je la 4-a horo, sed ne en Auxstino.) Mi starigis la komputilojn, oni mangxigis min bone, kaj je la 7-a horo la aliaj komencis kaj nun ni jam laboras. Cxio fartas bone.
Mi jam aldonis novan ligilon cxe la supro de la pagxo kaj sxangxetis kelkajn aferojn. Baldaux la malfacilajn aferojn komencos.
Mi intencas kunporti plusan komputilon por la LR Festo kiu uzas la Ubunut Linuksan Sistemon. Mi ankoraux ne trovis kiel aldoni cxapelitajn literojn, sed tio estas nur bagatelajxo je tiu cxi horo.
Morgaux mi vojagxas!
Mi ekpreparas por la vojagxo al Austin kaj la LR festo. Mi jam promesis porti multajn aferojn: komputilo, sen-drata bazstacio, video-kamerao, ktp. Mi prognozas ke mi devos multi labori kiam mi trapasos la sekurecan kontrolejon. Eble pro miaj kontrauxmilitaj agadoj mia nomo aperas nun sur iu listo kaj oni devigas min iri en malgranda cxambro kaj malvestigxi. Brrr. Tro malvarmas por tio!