Skip to main content

Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni : nova aranĝo

Haruo Ros's picture

Ne multaj estas la originalaj kristnaskaj kantoj en Esperanto. Unu el la plej malnovaj estas "Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni", verkita de Ellen Gregory.

Ĝi troviĝas en Himnaro Esperanta, Adoru kantante, kaj Adoru. Tamen, la melodioj tie proponitaj — "Golden Sheaves" kaj "Bishopgarth" — neniam plaĉis al mi.

Hodiaŭ mi aranĝis la tekston laŭ lastatempe trovita melodio parenca al la angla popolkanto "Seven Joys of Mary". Mi invitas tiujn el vi, kiuj serĉas novajn kantojn por la alhastanta festosezono, konsideri ĝin. Mi metis (bedaŭrinde iom malbelege skanitan) partituron en mian himnoblogon, tie ĉi. (La ceterajn strofojn oni povas aldoni el iu el la menciitaj himnaroj, aŭ el TTT-Himnaro Cigneta.

Haruo

PS Pardonon mi petas de ĉiu, kiu provis iri al mia himna blogo sed trovis nur ripeton de reocities. La ligo estas riparita.

by Haruo Ros

Comments

Parenteze, mi bonvenigus

Haruo Ros's picture

Parenteze, mi bonvenigus anglan tradukon tian, ke oni povu senhonte proponi ĝin al la muzikestro de sia preĝejo.

October 27, 2011 by Haruo Ros, 5 years 43 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes