Skip to main content

Ŝerifo Joe kaj Mi, Provante la Povon de la Amo

AMIKEMA's picture

Homoj ofte demandas min kial mi diris al Joe Arpaio, la mem-proklamita 'Plej Kruela Ŝerifo en Usono', "Mi amas vin" kiam li venis por viziti nin tiun nokton kiam mi, kune kun 82 aliaj estis arestitaj dum la 'Tago de Malobeo' de la nova leĝo SB1070, je la 29a de Julio en Fenikso, Arizono.

La ŝajne spontanea ago ne estis tiela afero. Estis kompatema ago inspirata de mia kono de la malpli ol ideala infanaĝo de Joe kaj de la agoj de juna Hispandevenulino nomata Gaby Pacheco.

Mi memoras kiam mi legis novaĵraporton pri grupo de sendokumentaj studentoj kiuj aŭdacis viziti Ŝerifon Joe Arpaio en lia propra oficejo pasintjunie. Ŝerifo Joe, havis bonan okazon por tuj aresti ilin pro la krimo de "Kontraŭleĝa Ĉeesto en Usono". Dum la studentoj brakumis lin kaj alparolis lin, la koroj de multaj aktivuloj pri rajtoj de enmigrintoj tra la tuta lando bategis pro la streĉeco, atendante la reagon de Arpaio.

Tiuj studentoj, nomataj la Piedirantaj Revuloj, estas famaj pro sia piedvojaĝo ekde iliaj hejmoj en Miami, Florido ĝis Vaŝingtono, D.C. pli frue ĉijare kaj pro siaj alfrontoj kun ICE-agentoj kaj ŝerifoj laŭ la tuta vojo. Ili demandis al balotontoj por subteno de la REVO leĝo kiu celas ke studentoj kiuj estis alportitaj Usonen je tre juna aĝo povas havi la okazon por studi ĉe universitatoj kaj praktiki iliajn profesiojn post diplomiĝo.

Kiam tiuj kuraĝaj gejunuloj eliris la oficejon, Stephen Lemons, raportisto por la Phoenix New Times, demandis ilin ĉu Arpaio lasis brul-difektaĵojn sur ili. Li, sekve, demandis al Gaby Pacheco kial ŝi brakumis la viron kiu ĵetas cunamon de terorismo sur lokaj Hispandevenuloj, ŝi respondis, "Mi brakumis lin ĉar mi volis ke li sentu la doloron kiun nia komunumo sentas," ŝi diris. "Sed ankaŭ por diri al li ke, kiel homo, mi NE timas lin. Mi diris al li, kun larmoj malsuprenirantaj, ke en lia koro li havas bonon, kaj ke li kapablas reveni tien. Li estss perdita kaj faras hororajn aferojn al nia komunumo, sed li havas la povon en sia koro por reveni kaj batali kun ni kontraŭ ĉi tiuj maljustaj leĝoj."

Mi memoras ke mi scivolis kiel mi reagus se mi iam estus nur kelkajn centimetrojn for de Joe... Ĉu mi lasus ke la kolero kiun mi sentas postulu miajn agojn, aŭ ĉu mi farus iun aferon kiun li tute ne anticipus?

Carlos Roa, alia 'Piediranta Revulo' deklaris, "Hodiaŭ estas nova tago por enmigrintoj tra la tuta lando, ni ne plu vivos timplene. Ni ne plu vivos turmentitaj pri la timo de enkarcerigo kaj deportado. Ni ne plu toleros la maljustaĵojn konstantigataj de ĉi tiu subpremanta sistemo."

Enreta biografio diras, "Arpaio estas la infano de enmigrintoj de Napolo, Italio. Lia patrino mortis dum lia naskiĝo. Lia patro ne havis intereson zorgi la infanon, do kelkaj familianoj iom zorgis pri li. Pro la patra forlaso, Joe Arpaio elspezis sian infanaĝon irante tien kaj reen inter diversaj familioj."

Kiam mi buŝmimis la vortojn, mi ankaŭ faris koron per miaj manoj kaj premis ĝin kontraŭ la malgranda fenestro de nia ĉelo. Ĉiuj miaj samĉelanoj, Unitaranoj kaj ne-Unitaranoj komencis kviete kanti " Ni Venkos".

Mi firme kredas ke Joe memoros nian mallongan interŝanĝon kaj mi nur povas esperi ke la malgranda semo kiun Gaby plantis en lia koro daŭre kreskos kaj ke ni vidos lian reĝimon de teroro finiĝi tre baldaŭ.

Ĝi estu tiel.Chiuj meritas respektonChiuj meritas respekton

by AMIKEMA
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes