Skip to main content

17a ARE

limako's picture

17a ARE 2010Lucy kaj mi veturis al Silver Bay kaj alvenis post notkiĝo je vendredo. La vetero estis belege. Ni babilis dum horo kun la aliaj fruaj alvenintoj kaj tiam enlitiĝis.

En la mateno, mi verkis dum kelkaj horoj je nova hajbuno. Dum la mateno, alvenis la aliaj kaj, en la posttagmezo komenciĝis la programon. Post bonvenigaj rimarkoj, Zdravka gvidis Literaturan Horon en kiu ĉiu povis priskribi libron kiun ili legis dum la pasinta jaro. Mi priskribis Bonvenon en nia Mondo. Francisko Lorrain prelegis pri lia lasta reviziado de La Eta Princo, kiun la Kanada Esperanto-Asocio re-eldonas. Francisko diskutis la aŭtoron, la aliaj du eldonoj de La Eta Princo, kaj la 14 monata laboro kiun postulis la nova re-eldono.

Post vespermanĝi, ni okazigis la Amikecan Vesperon, en kiu ni faris ludojn por ekkoni unu la alian. Normando kreis kelkajn ludojn en kiu ni lernis pri biodiverseco. Finfine, ni staris ĉe fajro ekstere kaj babilis kaj kantis.

Hodiaŭ komencis per mia programero: frumatenaj hajkoj. Venis kvin amikoj kiuj sidis kun mi kaj verkis hajkojn apud la bela lago. Mia frato petis ke mi salutu la aliajn nome de li hajkforme. Mi proponis ke li verku hajkon kaj mi legus ĝin kaj li faris tion. Ni kune verkis respondon. La hajkojn kiujn ni verkis, ni legos dum la kultura vespero hodiaŭ nokte.

Estis interesaj prelegoj. Mi helpis al Nijl, kiu volis montri bildojn de la lasta UK, sed havis komputilajn problemojn. Tre interesa malgaŭ, kiel ĉiam, Nijl havis mil bildojn sed nur havis tempon por montri kvinonon. Arnold Victor prelegis pri lia vojaĝo per Esperanto laŭ la Trans-Siberia Fervojo. Li ne havis bildojn ĉar li perdis lian fotilon tuj ĉe la komenco de la vojaĝo.

Mi partoprenis en la oratora horo -- mi parolis pri mia deziro vojaĝi per trajno al la Landa Kongreso en Usono, sed tio ke ĝi estis tro altkosta.

En la posttagmezo, Normando faris la ĉef-prelegon pri kiel arboj savos nin. Ni ĉiuj ŝercis pri la Sorĉisto de Oz kaj la Mastro de l' Ringoj.

Poste estis nia libertempo. Lucy kaj mi sidis apud la labirinto kaj simple rigardis la lagon kaj babilis dum horo. Kiel ĉiam, la Arĝenta Golfo ofteras belan etoson por eskapi de la ĉiutaga mondo kaj pasigi belan semajnfinon en Esperantujo. Morgaŭ jam ni ekiros hejme, sed nur post la tagmanĝo.

by limako
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes