Altruditaj Preseraroj
Certe aliaj krom mi rimarkis, spertis, ke anglalingva vortpritraktilo ŝanĝas, laŭeble, Esperantlingvajn vortojn al simil-aspektaj anglalingvaj vortoj, kaj, se vi ne estas atentema, tiaj altruditaj preseraroj minacas resti en la fina versio. Ekzemple, “celo” tuj kaj silente fariĝas “cello”.
Mi hazarde rimarkis numeron de iu periodaĵo en kiu kelkaj tiaj altruditaj preseraroj okazas. Ĝi do servu kiel daŭra averto al ni pri tiu danĝero. Jen ligo al la dokumento:
altruditaj preseraroj:
http://www.elerno.cn/penseo/pen127.pdf
en kiu aperas la jenaj, verŝajne altruditaj, preseraroj:
“Vere li similes” estu “Vere li similis”
“konstante admonish” estu “konstante admonis”
“mia private afero” estu “mia privata afero”
“mi drones en granda ĉagreno” estu “mi dronis en granda ĉagreno”
Cetere:
“ciujn tabuoj” estu “ĉiujn tabuojn”
“rekonmendas kontempladon” estu “rekomendas kontempladon”
“estas neeble serĉi ĝin” estu “estas neeble trovi ĝin”
“Ĉu ili ne kontludas” estu “Ĉu ili ne kotludas”
“instalita sur la vando” estu “instalita sur la rando”
“Sanviĉo” estu “Sandviĉo”
“en mia sandviĉo” estu “en mian sandviĉon”
“blasfemis antaŭ siaj amikoj” estu “sakris antaŭ siaj amikoj”
“lia amiko vidis” estu “amiko lia vidis” (=”unu el liaj amikoj vidis”)
Do, jen.
Afable,
Mike Jones
2.Jun.2012
Taiyuan Ĉinio

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)



Comments
tial...
Tial mi ĉiam malŝaltas aŭtomatan "korektadon" en tiaj programoj!
PS: Eble ĉi tio amuzos vin:
http://languagelog.ldc.upenn.edu/nll/?p=3994
June 4, 2012 by russ, 50 weeks 1 day ago