Skip to main content

Bona kunveno kun skrablo

limako's picture

Rengejŝcelnukso: Bona vorto!Rengejŝcelnukso: Bona vorto!Estas en mia urbo Esperanto-grupo kiu kunvenas ĉiusemajne. Ni kunvenas vespere ĉar mi devas labori dum la tago. En apuda urbo, dum multaj jaroj, estas alia Esperanto-grupo, precipe de maljunaj virinoj, sed foje venas ankaŭ aliaj. Mi partoprenus (malgraŭ mi ne estas maljuna virino), sed ili volas kunveni dum la labortago (ĉar ili ne volas ŝofori dumnokte). De tempo al tempo, tamen, okazas ferio aŭ festotago kaj mi estas libera. Ĉisemajne estas la printempa ferio kaj mi povis foriri frue de la oficejo por partopreni.

Kiam mi unue partoprenis Esperanto-grupon (antaŭ nun 20 jaroj), unu el niaj plej ĝuindaj ŝatokupoj estis ludi skrablon. Mi jam verkis kelkfoje pri skrablo en Esperanto (kaj la bildon kiun oni uzis ĉe vikipedio estas unu el miaj), sed mi mem ne havis la ludon. Mi decidis hodiaŭ ĝustigi tiun maljustaĵon. Mi haltis ĉe vendejo, aĉetis la ludon, kaj mi kunportis paĝon kiun mi presis el tiu ĉi retpaĝo kiu havis la tegolojn. Mi kunportis tranĉiloj kaj du-flanka glubendo. Sally kaj mi dividis la laboron, distranĉis la literojn, kaj uzis la glubendon por afiksi ilin al la tegoloj.

Ni ludis por provi la tegolojn, sed ne kalkulis la poentojn. Oni trovis iom dubinda kelkaj el miaj kunmetaĵoj, ekzemple "ren-gejŝ-cel-nuks-o". Pri "zum-dent-sek-aĉ-sel" mi ne plene kulpas -- estis Sally kiu aldonis la "sel" al la finaĵo.

by limako

Comments

Honora membro?

Lee Miller's picture

Eble vi povus esti honora maljuna virino.

LM

March 20, 2010 by Lee Miller, 1 year 46 weeks ago

Ĉu bluharulino?

formiko's picture

Ĉu bluharulino? :)

March 22, 2010 by formiko, 1 year 46 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes