Skip to main content

Dua Tago de la Landa Kongreso

limako's picture

Dimanĉe, la kongreso daŭris kaj mi ofertis programeron "Frumatenaj Hajkoj" en kiu mi gvidis al oni kiu volas verki hajkojn. Venis tri aliaj homoj kaj ni kune verkis hajkojn dum horo. Mi legis kelkajn el miaj hajkoj kaj kelkej el la tvitera-universo.

Humphrey Tonkin prelegis dulingve. Unue, en la angla, li parolis pri la bezono klarigi por kio servas Esperanton honeste al ni mem. Ni ofte rakontas al ni mem mitojn kiu ne taŭgas por informi al la cetera publiko kial ni partoprenas nian strangan etan komunumon. Sed la vero ja estos multe pli interesa kaj al ili kaj al ni mem. En Esperanto, li tiam parolis precipe pri la nekongruo inter niaj membrecaj organizaĵoj kaj la nuna mondo, en kiu oni povas organiziĝi kaj partopreni Esperanton sen pagi kotizojn. Mi ĝojis ĉar mi sentis la bezonon diri ankaŭ tion, sed oni donis al mi nur duono da horo.

Laŭ mia starpunkto, oni tute fuŝis la horaron ĉe la kongreso. Mi, fakte, kredis ke mi havos tutan horon por montri al oni kiel partopreni ĉe la retpaĝaro kaj priskribi ok aŭ dek proponojn por kiel pli la homa forto povos doni diversajn benojn al nia laboro. Sed kun nur duono da horo, mi apenaŭ povis atingi unu el tiuj celoj. Plue, oni ŝanĝis la horaron kaj la du eroj en kiu mi devis partopreni: mian prelegon kaj la poezian rondon, okazis samtempe, do mi devis kuri de mia prelego al la alia kaj partopreni ĉe la fino de la alia. Mi estis tre malkontenta pri tio. Se la tagordo estus tute plena, ĝi eble ne genus min, sed fakte estis grandaj truoj kiam estis nenio por fari. Mi tre bedaŭris ke mi devis mistrafi la plej grandan parton de la poezia rondo, sed tre ĝuis la erojn kiujn mi sukcesis vidi.

Dum mi plendas, mi ankaŭ plendu pri la elekto de la loko. Oni elektis altrangan hotelon, sed tiam eltrovis ke ĉiujn servojn tie estis tro altkoste. Oni ne povis oferti kafon al la gastoj: ĉiuj devis aĉeti kafon ie. Oni proponis kafejon 5 minutoj for de la kongresejo kiel la kongresa kafejo, sed la kongreso mankis komunan lokon por kafumi. Simile, la hotelo ne ofertis senkostan retaliron en la kunsidĉambroj. Tio kaŭzis grandan konsternon al la partoprenantoj. Ili fakte havis kodon kiu permesus ke oni uzu la reton, sed ne vaste disdonis ĝin al la partoprenantoj. Tiun informon, kaj multajn aliajn oni kaŝis de la partoprenantoj kvazaŭ ĝi estas iu sekreto (ekz por la eksurso, oni ne klarigis en la programo kien kolekti, kien oni iru, ktp).

Mi ĝuis ĉiujn aliajn programerojn kiujn mi partoprenis. Nijl Blonstein, Ulrich Becker, kaj Humphrey Tonkin parolis pri la revivigita NovJorka oficejo de UEA kaj siaj estontaj planoj. Lusi Harmon rakontis la malgajan historion de ŝia nesukcesa provo peti oficiale ke E-USA membroj partopreni la UK-on. Ralph Dumain resumis la gazetaran historion de la 1910-a Universala Kongreso kiun ni jubileas ĉijare kaj tre interesan flank-historion pri la unua afrik-devena esperantisto kiu tiam partoprenis kaj ties rilaton al Elizabeth Alexander, la poetino kiu legis la poemon ĉe la inaŭguro de Barack Obama.

Mi speciale ŝatis la programeron de Darsi Ross. Ŝi parolis pri ŝia sperto organizi universitatan klubon kaj ĉiuj el la aliaj junuloj ankaŭ staris momente kaj klarigis kiel ili venis al Esperanto. Nun vastskale oni konstatas la fakton ke, se ni nur povus kloni Darsi-on, ĉiuj el niaj problemoj estus solvitaj.

La distra vespero estis speciale bunta. Unue, ni renkontis la misteran gaston: "dancistino" kiu nomiĝas Delfina Venko. Ŝi dancis inter la spektantoj ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la programo al muziko. Poste, ni spektis folkmuzikan bandon kiu ludis kaj kantis Esperante. Ni rigardis la kinon "Conlang", kiu estas egege amuza en kiu la esperantistoj estas la malbonuloj. Ĉe la fino, Senny Stevens kaj sia fianĉino ankaŭ muzikis por la kongreso. La tuto estis belega spektalo.

by limako
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes