ESF serchas administranton
Esperantic Studies Foundation (http://www.esperantic.org), kiu finance subtenas la retan lernejo Lernu!, la porinstruistan pagharon edukado.net, la someran kursaron NASK, kaj diversajn aliajn esplorajn kaj edukajn projektojn, serchas novan pagatan administranton por helpi ghian estraron. Legu plu por la tuta afiŝo.
Temas pri ch. 50 horoj da laboro monate, kiujn oni principe povus fari ie ajn en Norda Ameriko; tamen estus avantage trovighi proksime de unu au pliaj estraranoj (por la aktuala listo vidu http://esperantic.org/eo/homoj/estraro). Tiun laboron oni pagos je USD 25 hore, t.e. US$15,000 por unu jaro.
La chefaj taskoj inkluzivas: librotenadon, projekt-mastrumadon (ch. 20 horoj monate); prizorgon de kunsidoj (tagordoj, protokoloj, k.s. - ch. 10 horoj); komunikadon (retpagharo, gazetaraj komuniko - ch. 10 horoj); monserchadon/organizan evoluigon (ch. 10 horoj).
Bezonataj estas tre bona rego de Esperanto kaj la angla (aliaj lingvoj estas bonvenaj, kompreneble, sed tiuj du nepras); iom da scio kaj sperto pri librotenado, retpagha redaktado, kaj organiza mastrumado (kaj preteco dedichi iom da propra tempo al plibonigo de siaj kapabloj sur tiuj kampoj); plurjara kono de la Esperanto-movado, almenau en Norda Ameriko, kaj prefere ankau iom internacie; kaj kapablo labori memstare, peti gvidadon kaj konsilojn kiam necesas, kaj teni harmoniajn kaj kunlaborajn rilatojn kun aliaj. Universitata eduko estas tre dezirinda, kaj fakaj scioj pri edukado, komunikado, lingvoscienco, kaj parencaj temoj estus tre bonvenaj.
Se vi interesighas, bonvolu sendi mesaghon kun via vivresumo (angle au esperante) kiel eble plej baldau al Mark Fettes, mfettes@esperantic.org. Eklaboro povus okazi plej frue komence de septembro, kvankam eblus ankau ghis la fino de oktobro, lau interkonsento.




Comments
Mi multe interesiĝas pri ĉi tiu posten-anonco
Mi bezonas pli da informo kaj kontaktos S-ron Fettes rekte por demandi pri kelkaj detaloj.
Pacon!
August 14, 2010 by AMIKEMA, 1 year 25 weeks ago