Skip to main content

Esperanto-kurso ĉe UMass

limako's picture

En la printempo, mi proponis Esperanto-kurson por honoraj studentoj. Oni akceptis mian proponon, 12 studentoj jam aliĝis, kaj la kurson mi nun devas prepari.

Mi finlaboras la programon de studoj. Mi uzos precipe lernu.net (por lingvo kaj gramatiko) kaj la libron Bonvenon en nia mondo por Esperanta kulturo. Mi intencas ke dum la semestroj la studentoj faru la kursojn Ana Pana, Ana Renkontas, kaj la plejmulton el la libro. Mi celas ke ili studu proksimume 2 aŭ 3 horojn semajne ekster la klasĉambro.

Mi tre ŝatas la libron: ĉiu ĉapitro celas kiel oni uzas Esperanton en la nuna mondo. La unua ĉapitro temas la Kastelon Grezijono. Aliaj temas la ret-babilejon, la Universalan Kongreson, kaj diversajn fakajn organizaĵojn. Mi esperas ke ili tiel vidos Esperanton kiel vivanta lingvo kaj komunumo.

Dum la kurso kunvenas, mi planas uzi la tempon por paroligi la studentojn kiel eble plej multe. Ni komencos per laŭtlegi (por praktiki prononcadon), sed mi ankaŭ elektos hazarde la nomojn de la studentoj kaj petos ke ili respondu voĉe al simplaj demandoj pri la ĉapitroj. Mi skribos la nomojn sur kartetoj kaj eltiros la kartetojn hazarde por elekti -- ĝi estas utila truko por ke la studentoj sciu ke la sistemo vere estas hazarda kaj mi ne elektas ilin pro iu alia kialo.

Mi proponos ankaŭ al la studentoj ke ili pripensu ĉu partopreni ARE. Mi esploros la studento organizas Esperanto-klubon ĉu ili povas ricevi subvencion de la Universitato por partopreni ARE. Tio estus bonege.

Se iu havas konsilojn aŭ sugestojn pri la kurson, bonvole sendu. Estos por mi la unua fojo ke mi vere instruis Esperanto-kurson kaj mi bonvenigas viajn ideojn.

by limako

Comments

Gratulon kaj bonŝancon!

hoss's picture

La kurso ĉi tie ĉe UR okazas nur printempe, sed mi renkontiĝas semajne kun pasintjaraj lernantoj por paroli, ludi, aŭ simple "umi" en la lingvo. Se vi volus iam starigi skajpkunvenojn por interparoligi la du grupojn, mi volonte helpus!

August 20, 2010 by hoss, 1 year 24 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes