Skip to main content

Esperanto utilas, se oni perdas la vojon en Renton (Vaŝintonio)

Haruo Ros's picture

Kelkfoje oni trovas ian tute hazardan utilecon en Esperanto. Pasintadimanĉe, mi decidis iri al ĥora festivalo ĉe Martin Luther King, Jr., Memorial Baptist Church, preĝejo en la proksima urbeto Renton. Mi kontrolis rete, per kiu aŭtobusnumero atingi ĝin, sed mi forgesis la precizan adreson de la preĝejo kaj la precizan lokon por elbusiĝi. Tamen, mi lasis al mi ekstran horon por trovi la preĝejon. Mi venis al la ĝenerala regiono de la preĝejo, elbusiĝis, kaj komencis vagi plimalpli hazarde laŭ la stratoj serĉante la preĝejon. Mi ne trovis ĝin. Mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ekaŭdis hupon. Mi rigardis la hupintan aŭton, kaj ekvidis geamikojn-esperantistojn Mel kaj Jody Hurd. Ili tute hazarde ekrimarkis min kaj signalis por demandi, ĉu mi bezonas ŝoforadon. Mi respondis, ke eble tio tre utilos. Ankaŭ ili ne sciis, kie estas tiu preĝejo, sed post iomete da ĉirkaŭveturado ni finfine trovis ĝin, kaj mi ĝuegis bonegan gospelan koncerton de ĥoroj el kvin preĝejoj. La koncerto estis granda beno, sed eble mi ne estus atinginta ĝin sen la beno de esperantismo, aŭ sen geamikoj en la Esperanto-movado.

by Haruo Ros

Comments

La mondo estas malgranda, des

Mike Jones's picture

La mondo estas malgranda, des pli kun Esperanto!

October 26, 2011 by Mike Jones, 5 years 34 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes