Estrarkunsido 2010
En la mateno, mi serĉis restoracion por matenmanĝi sed neniuj estis malfermitaj je la 6a horo. Mi promenis iomete inter la konstruaĵoj kaj trovis belan lokon apud fonto por atendi ĝis la 7a horo ĝis malfermos la 7a horo. Dum mi atendis, aliaj venis ankaŭ por matenmanĝi.
aliaj venas
kaj tiras je la pordo...
restas ŝlosita
Post matenmanĝo, mi iris al la estrarkunsido. Montriĝis ke la hotelo pagigas $500 por retkonekto kiun oni povas uzi en la kunsidĉambroj. Do, ni ne havis retkonekton. Kia ĝeno. Bonŝance, post kelkaj minutoj, oni venis kaj donis al ni unu senkostan aliron al la reto, kiun oni lasis min uzi. Bonege!
En aliaj jaroj, la estraro alfrontis gravajn demandojn. (Nu, grandaj laŭ la starpunkto de la Esperanto movado en usono.) En aliaj jaroj, estis granda diskuto pri ĉu ŝanĝi la nomon de ELNA al E-USA, malfacilaj decidoj inter bonaj homoj por postenoj, ktp. Ne tiom multe ĉijare -- bonŝance ĉar mankis al ni sufiĉe da homoj por atingi kvarumon. Ni, tamen, plenigis la tagon per diskutado. Ni diskutis la buĝeton kaj strategion por la venonta jaro. Unu grava demando venis antaŭ nin. Humphrey Tonkin venis por peti ke Esperanto-USA fariĝu la respondeca organizaĵo por la UEA oficejo en NovJorko. Antaŭ multaj jaroj, tiu demando venis antaŭ la estraro kaj oni neis ĝin. Ĉifoje, ne estis kontraŭa voĉo. Ni ne povis akcepti, ĉar mankis kvarumo, sed mi verkis la jenan movon:
Moved that Esperanto-USA agree to sign and pay the rental agreement and expenses for the UEA office in New York, contingent upon agreement that UEA will provide funds for any expenses not covered by local fundraising.
Ni finfine proponis sukcesigi la jenajn atingojn dum la unuaj tri monatoj de la venonta jaro: (1) provi interretajn kunsidojn inter la estraro, (2) voĉdoni pri la propono pri la uniĝintaj nacioj, (3) finfine forlasi la senvalorajn terpecojn en Teksaso, (4) meti la estraran manlibron cxe la reto, (5) postuli ke estraranoj afiŝu kvaronajn raportojn kiel blog-afiŝoj, kaj (6) transpreni la retpaĝaron kaj retbutikon de Hypermart al Dreamhost.
Post la senfina kunsido finfine finiĝis, mi komencis vagi ekster la hotelo kaj renkontis Julie denove, do ni kune vagis dum ioma tempo. Ni promenis tra la parktojn kaj fontojn mi vidis en la mateno, trovis la Ranĝiferan Kafejon (kie, laŭdire per la LK nomŝildo, oni ricevu 15% rabaton!), kaj manĝis vespermanĝeton ĉe la Madeleine franca bakejo. Mi aĉetis iun "friandon", kiu estis kokinaĵo kaj fungoj kovrita per iu pastaĵo.
Je la 7a, okazis la Interkona Vespero. Mi vidis malnovajn kaj novajn amikojn. Mi renkontis Darsi kaj brakumis. Mi enkondukis ŝin al Esther Schor. Allan Fineberg mi renkontis por la unua fojo. Kaj Peter Benson. Mi ĝojis vidi Jakobon kun kiu mi dividas ĉambron. Duono post la naŭa, tamen, mi pretas endormiĝi.
- limako's blog
- Login or register to post comments



