Skip to main content

Historio pri la apero de Plena Ilustrita Vortaro

Lee Miller's picture

Mi estas unu el tiaj homoj kiuj interesiĝas pri etaj detaloj de aferoj . . . kutime ne la gravaj detaloj.

Tial iom da historio pri la apero de la “Plena Ilustrita Vortaro”: SAT anoncis la aperon de PIV 10 julio 1970. Estis antaŭmenditaj 2 000 ekzempleroj, kaj aliaj povis aĉeti ĝin ekde oktobro 1970. La prezo, inkluzive de sendokostoj, estis “94, -- gld”. Artikolon pri la novaperinta vortaro verkis Victor Sadler en “Esperanto” septembro 1970, kaj en “Esperanto” novembro 1970 aperis longega artikolo (teksto, efektive de prelego ĉe la Internacia Somera Universitato) de Waringhien. En tiu ĉi numero oni vidas la belan foton de la manuskripto preta por la eldonisto—altega fasko da folioj kunligitaj per ŝnuretoj.

Kiel kalkuli aktualan monvaloron de “94, -- gld”? Por komparo, en tiu jaro “Kruko kaj Baniko el Bervalo” (160 paĝoj, de TK) kostis 16 gld, “Malsata Ŝtono” 13,86 gld, “Kalevala” 35 gld, “La Dia Komedio” (luksa eldono, trad. de Peterlongo) 36 gld, “English Phrases and Expressions in Esperanto” 7,50 gld

Nu, en 1970 la valuto inter la nederlanda “guilder” kaj la usona dolaro estis: 1 gld = 27.651 cendoj. Tio signifus ke la prezo de 94 gld estis proks. $26.00. Sed samtempe la luksa eldono de la “Dia Komedio” kostis nur $9.95 en Usono . . . do ĉu eblas fari veran komparon? Ĉu $26.00 estis alta prezo por libro en Usono en 1970? Supozeble jes.

Estas interese ke M. C. Butler mortis la 5-an de majo 1970, kaj ŝajne neniam povis vidi PIV-on . . . bedaurinde por tia vortaristo.

LM

by Lee Miller

Comments

Interese!

Tim Westover's picture

Dankon, Lichjo, pro la interesa resumo!

Chu tiu chi estas la menciita foto?

MI apenau povas kompreni, kiel tiu faskego estas "preta por eldonisto." Kompatinda eldonisto! Tiaj aferoj devis esti multe malpli facilaj en la antaukomputila tempo.

March 3, 2010 by Tim Westover, 1 year 49 weeks ago

Waringhien . . . vi pravas.

Lee Miller's picture

Mi kredas ke estas neeble por ni, kiuj alkutimiĝis al komputiloj kaj interreto, kompreni la labormetodojn de homoj kiel Waringhien kc, kaj ĉiuj kleruloj kiuj laboris A.K. (t.e., “antaŭ komputiloj”). Simple vidi la faskegon de folioj kapdolorigas min . . . kiel oni organizus kaj kontrolus ĉion? Kiom da horoj oni bezonus?

Mi magistriĝis en 1977, kaj tio ja estis A.K. Mi memoras ke mi sidis longajn horojn en la universitata biblioteko kaj faris notojn sur slipoj . . . mian magistran tezon mi skribis fontoplume, kaj poste devis mem tajpi malneton (per skribmaŝino, ne komputilo), sekve devis porti ĝin al profesia tajpistino kiu retajpis per elektra skribmaŝino sur (por mi) luksa papero. Sed ĉio nun ŝajnas kvazaŭ alia mondo, alia vivo. Fontoplumon mi havas, sed ĝi kuŝas en tirkesto. Skribmaŝinon mi havas, kaŝita ie en la kelo. Ĝi estas anktikvaĵo.

Kaj tio por mi estis nur verkado de dokumento. La PIV estas enorma verko, multe pli ampleksa kaj kompleksa. Mi ne scius eĉ kiel komenci tian laboron, kaj verŝajne simple starus antaŭ la tasko buŝgapa kaj senmova.

March 7, 2010 by Lee Miller, 1 year 48 weeks ago

I want to refute the idea

Mike Jones's picture

I want to refute the idea that putting that manuscript (of the future PIV) together in the days before personal computers “must have been a monumental task”. That is true, but puts the wrong perspective on the situation. The main effect of personal computers on manuscripts was to lower to bar to manuscript preparation / publication. Those already over the bar (i.e., book-length or more) enjoyed a bit more comfort, it is true, but the real beneficiaries of the spread of personal computers were the small press type items (such as master’s theses, and later…blogs!).

Let’s consider the case of the Peter Benson’s Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED). He remarked that he had to learn extremely complicated software in order to be able to use a personal computer to compose this manuscript. That was in the early 1990’s, and the bar had not yet come down to the low level that we enjoy today. I wouldn’t be surprised if it turned out (perhaps by his own admission) that he could have done the whole thing by hand in not much more time than it took to learn and use that (now antiquated) software:)

Also remember that for quite some time, and maybe even still today, keeping an old-fashioned typewriter around was still a good idea if you were needing to type directly on to cards, or envelopes. Yes, I know that this capability has been available for some time on modern computer printers, but I believe it still takes a wee bit more expertise to utilize this feature than the typical user can scare up. At least it once did.

Regards,
Mike Jones
Beijing
29.Jan.2011

January 29, 2011 by Mike Jones, 1 year 1 week ago

Foto

Lee Miller's picture

Dankon--jes, tio estas la menciita foto. Mirinde.

March 3, 2010 by Lee Miller, 1 year 49 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes