Humphrey Tonkin ĉe nia loka grupo
Hieraŭ vespere, venis Humphrey Tonkin por renkonti nian lokan grupon. Ni kunvenis ĉe la domo de Julie Winberg kaj pasis agrablan vesperon en Esperantujo. Ni babilis dum kelkaj horoj pri multaj aferoj: pri kiel Humphrey lernis Esperanton, lia unua Esperanto kunveno en Parizo, la nuna furora diskuto ĉe la akademio (ĉu "nulo" estas pluralon aŭ ne), la lastatempa agado ĉe la NovJorka oficejo, la dismuntita skribmaŝino, la "rabitoj", la venonta Landa Kongreso, ktp.
Mi estis sendinta al li epoŝton antaŭ monatoj pri la Esperanto-kurso kiun mi instruos en la aŭtuno, sed mi menciis al li denove ke mi tion faros.
"Bone!" li diris. "Sed kie vi trovos la studentojn?"
"Jam la kurso estas plena," mi respondis. Li estis mirigita: "Bonege! Tio ja estas bona novaĵo!"
Montriĝis ankaŭ ke li neniam aŭdis pri la "perdita ringo", do mi sendis al li epoŝton kun ligiloj al diversaj artikoloj pri ĝi. Trafas min, ke li ne aŭdis pri la ludo. Kiam li envenis, li kunportis kelkajn librojn por donaci al Julie kaj aron da ekzempleroj de la revuo "Esperanto". Li volis donaci ilin al oni kiu havas nenion por legi en Esperanto.
Tio estas la divido inter la generacioj: kiam mi estis komencanto, mi devis vagi de biblioteko al biblioteko por serĉi librojn en Esperanto. Sed, nuntempe, oni povas trovi pli da legindaĵoj en Esperanto ol eblas legi dum la tuta vivo. La reto provizas miraklan abundon.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Sencela scivolemo
Kio estas tio pri iu dismuntita skribmaŝino? Kaj kiuj estis rabitaj?
May 18, 2010 by hoss, 1 year 37 weeks ago
Rabitoj
Kaj neniu estis rabitaj (aŭ estu "rabita" :-) -- temas pri nia kara Maria Murphy, kiu iam parolis al Humphrey Tonkin pri "rabitoj" kiu, nur post kelkaj minutoj, komprenas ke ŝi parolas pri kunikloj.
May 18, 2010 by limako, 1 year 37 weeks ago
Kunikloj?
Eble ili estis leporoj. Jes, mi preskaŭ certas ke ili estis leporoj. Kaj se iu ŝtelis iliajn karotojn, ili povus esti rabitoj. Kiu scias?
LM
May 19, 2010 by Lee Miller, 1 year 37 weeks ago
amuzaj anekdotoj
Mi temas amuzajn anekdotojn kiujn Humphrey rakontis. Domaĝe ke vi ne venas al niaj lokaj kunvenoj kaj tial mistrafis ilin. :-)
May 18, 2010 by limako, 1 year 37 weeks ago
"La interna cirklo"
Klare tie oni devas esti por scii tiajn aferojn . . .
Jen pruvo ke Esperantismo ja estas kulto . . .
LM
May 18, 2010 by Lee Miller, 1 year 37 weeks ago