Kial mi verkas Esperante
Lastatempe, mi partoprenas la nacia poemo-verkada monato. Dum aprilo mi provas ĉiutage verki hajkon esperante (kun angla traduko) kaj mi afiŝas ilin ĉe mia twitter-fluo. Mi antaŭlonge (ĉu vere dek jaroj?) verkis artikolon pri miaj Esperanto-hajkoj. Kaj mi vidis hodiaŭ tiun ĉi, kiu ne temas Esperanton, sed iu, kiu intence verkas en dua lingvo. Mi trovis tre trafa tion ĉi strofon:
"Kial mi verku france?" li rediris la demandon kiun mi faris al li. "Estas la ebleco aparteni al kulturo kiu ne estas la mia, ne mia patrina lingvo."
Estas ja io tie. Mi ofte demandis min kial mi verkas en dua lingvo.
Mi esploris tiun senton kiam mi verkis la rakonton Milos kaj Donos. Mi havas la senton ke oni kiu skribas en la angla lingvo tion faros ĉar oni devas tiel vivteni sin, aŭ volas tiel gajni monon, aŭ ricevi ian avantaĝon super aliaj. Mi verkas Esperante ĉar mi amas la kapablon esprimi sin ekster -- aŭ eĉ trans -- mia propra vivo, medio, aŭ sperto.
Ĉiaokaze, pro tio ke mi jam ofte skribas hajkojn lastatempe, kiam mi vidis hajko-konkurson ĉe mia loka kafejo, mi proponis du hajkojn (en Esperanto kun angla traduko), kaj unu el ili oni premiis. Eble tial mi verkas Esperante: por ricevi kafon senkoste.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Gratulon!
Do kiu estis la premiita hajko? Ne decas mencii ĝin sen plia informo!
April 24, 2010 by hoss, 1 year 41 weeks ago
Mi ne scias
La mallonga respondo estas ke mi ne scias. Sekvu la ligilon por la pli longa respondo (en angla lingvo).
April 24, 2010 by limako, 1 year 41 weeks ago
Kial?
Verk’ en Esperant’
pli plaĉas ial; kial?
ne eblas scii.
April 24, 2010 by Lee Miller, 1 year 41 weeks ago