Kiam Ann E. Beatty mortis?
Mi scias, ke en julio 1952 Ann E. Beatty atendis 95-an naskiĝdatrevenon (t.e., ŝi naskiĝis julie de 1857). Ĉu ŝi atingis ĝin? Kiam ŝi finfine mortis? Ĉu ŝia kopirajto pri Espero Internacia, kiu ŝajne eldoniĝis en 1924, renoviĝis post la 28-jariĝo?
Mi tute serioze demandas. Eble Lee Miller memoras, ĉu iuj respondoj troviĝis al tiuj demandoj, sed se jes, mi ne povas nun retrovi ilin.

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)



Comments
Ann E. Beatty nekrologo
Kaj el "Amerika Esperantisto", May-June 1957:
"Niaj mortintoj: Ann Eliza Beatty mortis la 19an de novembro [1956] en Williamsport, Ohio, je la aĝo de 99. F-ino Beatty lernis Esperanton en 1906, kaj dum la jaroj aktive partoprenis en la Esperanto-movado. Si verkis la kantlibron "Espero Internacia", kiu estas kolekto de 240 kantoj kaj himnoj, originalaj kaj tradukitaj. Dum pasintaj jaroj F-ino Beattv loĝis tute sola ĉe sia bieno en Cardington, Ohio. Antaŭ du jaroj ŝi malsaniĝis kaj pro tio loĝis kun amikoj en Williamsport, kie ŝi mortis."
Mi neniam sukcesis trovi pli da informi pri ŝi aŭ ŝia vivo. Oni devas scivoli, ekzemple, kio okazis pri ŝiaj libroj post la morto? Kion ŝi planis eldoni, sed neniam faris? Ŝajne tiaj aferoj restos misteroj.
Lee
August 25, 2012 by Lee Miller, 42 weeks 3 days ago
Dankon, Lee
Jes, mi retrovis la informon, kiun vi sendis antaŭ kelkaj jaroj, kaj ja mortis ŝi la 19-an de novembro, 1956. Tiu "Kiu estas kiu" estas tute malfidinda... "Homo" por "Home"/"Domo", kaj mistitolado de Espero Internacia, ŝia ĉefverko.
August 27, 2012 by Haruo Ros, 42 weeks 2 days ago
Pri Ann E. Beatty
El la libro "Kiu estas Kiu inter Usonaj Esperantistoj" (1945). Ĉio estas kiel ĝi aperas en la libreto, inkluzive de eraroj:
BEATTY, F-ino A. E. Cardington, Ohio
1. Lernis E. 1906 kiam ŝi estis 50 jara. Eksciis E. el "British Esperantist" kiu anoncis pri E. en la ĵurnalo "Shorthand Journal," Bath, Anglujo, eldonita per f-ino Beatty.
2. Publikis kantaron "Espero Kantaro." 240 kantoj. Kostas 45c, aĉetebla ĉe "Christian Home Orphanage," Council Bluffs, Iowa. Tutan profiton estas donita al ĉi tiu Homo. Nun preparas aliajn 6 librojn por eldono. Ano de du Inter-naciaj E. Kongresoj (Washington, D. C, kaj Antwerpen, Belgium). Membro de EANA kaj IEL. Legis multajn E. Librojn (20,000 paĝoj).
3. Naskita 15 Julio 1856. Loĝas en farmo kultivata per dungata la-boro. Ne kreskas maizon aŭ'fojnon, sed ĉefe soja-fabojn.
August 25, 2012 by Lee Miller, 42 weeks 3 days ago
1857
Ŝia naskiĝjaro preskaŭ certe estis 1857, ne 1856. Se 1856 pravas, ŝi do mortis 100-jaraĝa, ne 99-jara.
August 27, 2012 by Haruo Ros, 42 weeks 2 days ago
Kopirajto renovigxa servo ...
Haruo: Kontroli tie: http://comminfo.rutgers.edu/~lesk/copyrenew.html
August 21, 2012 by saasmath, 43 weeks 1 day ago
Dankon, Gary
Ŝajnas ke f-ino Beatty neniam registris sian himnaron eldonitan en 1924, sekve la kopirajto eĉ ne estis renovigebla. Kaj mi retrovis ŝian mortodaton: 19 novembro 1956, kiam ŝi estis 99-jaraĝa.
August 22, 2012 by Haruo Ros, 43 weeks 17 hours ago