Mi ĉiam ŝatis la klarigojn kiujn ofertas Slashdot pri la enketoj tie. Jen:
* Ne plendu pri mankoj de eblecoj. Oni devas elekti nur kelkajn kiam oni faras demandon kun eblecoj. Tiel estas, tiel restas.
* Sentu vin libera oferti ideojn pri enketoj. Mi forte sugestas ke vi legu la antaŭajn enketojn antaŭe.
* La tuta afero estas neprecizega. Matematikaj eraroj, voĉdonegantoj, dinamikaj adresoj, fajromuroj, ktp. Se vi pripensas ke tiuj ĉi ciferoj signifas ion gravan, vi frenezas.
Precipe la duan mi volas emfazi: se vi havas bonajn ideojn por enketoj, bonvole proponu!
Mi komprenis ke vi ŝercis. Mi nur ĝojas ke oni atentas la enketojn kaj trovas ilin sufiĉe interesaj por komenti. Dum monatoj mi provas verki enketojn kaj foje ili trafas kaj foje ne.
Comments
L.L. Zamenhof
Sed mi dirus, "Ve! L.L. Zamenhof! Estas lia fantomo! Ve!"
March 18, 2010 by DavidSimpson, 1 year 46 weeks ago
Vi scias...
Vi scias kion dirus Zamenhof se li vivus hodiaŭ, ĉu ne? Li sendube dirus "Helpu! Helpu min! Helpu min eliri el tiun ĉi skatolon!"
March 19, 2010 by limako, 1 year 46 weeks ago
Kial Tibor Sekelj ne estas en
Kial Tibor Sekelj ne estas en la listo?!
March 12, 2010 by kvarko, 1 year 47 weeks ago
Mi konsentas!
Kaj István Szerdahelyi! Diable. Kiu elpensis tian liston?
March 12, 2010 by Lee Miller, 1 year 47 weeks ago
Klarigojn pri enketoj
Mi ĉiam ŝatis la klarigojn kiujn ofertas Slashdot pri la enketoj tie. Jen:
Precipe la duan mi volas emfazi: se vi havas bonajn ideojn por enketoj, bonvole proponu!
March 13, 2010 by limako, 1 year 47 weeks ago
Okej, okej . . .
Nu, almenaŭ mi nur ŝercis, kaj provis trovi malfacile prononceblan nomon por iom atuti kontraŭ Jakobo . . .
Sed mi treege ŝatas la lastan frazon . . . "Se vi pripensas ke tiuj ĉi ciferoj signifas ion gravan, vi frenezas."
March 14, 2010 by Lee Miller, 1 year 47 weeks ago
Dankon!
Mi komprenis ke vi ŝercis. Mi nur ĝojas ke oni atentas la enketojn kaj trovas ilin sufiĉe interesaj por komenti. Dum monatoj mi provas verki enketojn kaj foje ili trafas kaj foje ne.
March 14, 2010 by limako, 1 year 47 weeks ago
la enketoj
Limako,
Viaj enketoj estas pens-provokaj kaj ofte tre amuzaj.
Dankon pro ĉio.
March 15, 2010 by Allan Fineberg, 1 year 47 weeks ago
ŝajne Limako :)
ŝajne Limako :)
March 13, 2010 by formiko, 1 year 47 weeks ago