La Mito de la Kristanismo
Jesuo de Nazareto neniam ekzistis.
La Novan Testamenton skribis, sekrete, Romaniaj patricioj por preventi, ke la sklavoj konvertiĝu al la Judismo.
Por legi plu pri tio ĉi, en la angla, guglu por “True Authorship of the New Testament”.
by Mike Jones
- Mike Jones's blog
- Login or register to post comments




Comments
mockery
Here’s a great quote from elsewhere on the web:
“Remember it is somewhat of a recent development that we can mock Christians and their deity and get away with it.”
Here’s the link:
http://heateddebate.tribe.net/thread/7328e9d8-8f05-4fe8-a1e8-b2f262ff081f
Although I did not intend my original post to be “mocking” is the narrow “ha-ha-you-idiot” sense, some people take any criticism whatsoever as “mocking”, and so I am adding this quote that I found to the discussion, to remind us all of how far we have come.
And here's another enlightening link (where Bruce Hugman tells of his evolution away from Christianity):
http://www.brucehugman.net/index.php?user_id=&session_id=13153290&page_i...
Also, since this post of Bruce Hugman converges to Buddhism, I’m giving a link to the blog of Doug Tillman (“A Drop in the Stream”), a Chicago-based computer programmer who is a vegetarian and Buddhist:
http://www.dugthawts.com/?cat=4
Regards,
Mike Jones
Beijing
12.Jan.2011
January 17, 2011 by Mike Jones, 1 year 3 weeks ago
I have answers to EVERY
I have answers to EVERY single one of those supposed contradictions but I won't bother explaining, because you don't really want to know the answers but know this, a good majority of the Old Testament was for the Jews in Israel ONLY. Why don't you mock Muslims as much as you do Christians. Heck, they KILL people.
January 18, 2011 by formiko, 1 year 3 weeks ago
formiko, the history of your
formiko, the history of your posts shows that you are a person of negligible intellect. Therefore no one is going to be interested in your answers to anything (except for those who share your deep and abiding faith in the Easter Bunny).
I realize that this might seem like an ad hominem attack against you, but the reality is that time is very limited and we must make wise (or at least best-guess) decisions about what to spend it on. It is my best guess / considered opinion that looking at anything from you purporting to be logically convincing would be a total waste of time.
The history of your posts also shows that you are a well-meaning, nice person. You remind me of the classic nice person of negligible intellect: Bertram Wooster.
Regards,
Mike Jones
Beijing
19.Jan.2011
January 22, 2011 by Mike Jones, 1 year 2 weeks ago
Sad
I'm sad that the discussion has descended to the level of playing off one religion against another (formiko) or questioning the intelligence of one another (mike). There can be no resolving disagreements like this, so can we let go and talk about something where we can have some productive dialog?
Thanks!
January 23, 2011 by limako, 1 year 2 weeks ago
Mokado kaj Mortigado
Mi opinias ke oni rajtas en ĉi-forumo moki iun ajn religion, eĉ ĉiujn, se oni mokas en Esperanto. Same, oni rajtas subteni kaj laŭdi iun ajn religion--en Esperanto.
Ĉu vi opinias ke kristanoj, dum la longa historio de la religio, ne mortigis homojn? Ĉu vi iam studis la kruc-militojn? La Inkvizicion? La religiajn militojn en Eŭropo? Kio pri la bonaj kristanaj sklav-posedantoj en Usono kiuj mortigis siajn sklavojn? Kio pri kristanoj kiuj mortigis kvakerojn kaj mormonojn en Usono?
Pri mokado de kristanismo, ni pensu pri
--Pat Robertson, kaj liaj komentoj pri la tertremego en Haitio ("ili faris interkonsenton kun la diablo antaŭ jarcentoj")
--La katastrofa situacio en la Katolika eklezio pri sekperforto kontraŭ junuloj, fare de sacerdotoj kaj kaŝita de la episkopoj ĝis la papo
--la pastro kiu volis bruligi la Koranon
--Westboro Baptist Church kaj la manifestacioj ĉe funebraj ceremonioj de soldatoj kaj aliaj
--la falo de Ted Haggard, estro de la NAE, la trafa hipokriteco de la situacio, kaj la fakto ke li nun denove estras preĝejon (oni povus anstataŭigi la nomon de Ted Haggard per preskaŭ senfina listo de aliaj religiaj gvidantoj)
--la dissplitiĝo de kristanismo en milojn kaj milojn de sektetoj. Ĉiu havas malsaman kredaron, sed ĉiu pretendas esti vere kristana . . .
Ne, laŭ mi la materialo laŭ mi estas pli ol sufiĉa por mokado.
LM
January 18, 2011 by Lee Miller, 1 year 3 weeks ago
Kio?
Kiel via mokado de Kristanoj rilatas al Esperanto?
August 29, 2010 by DavidSimpson, 1 year 23 weeks ago
sennimbigado
Ĉio en Esperanto rilatas al Esperanto, ĉu ne?
Cetere, ne temas pri mokado, sed pri sennimbigado (angle: debunking).
Afable,
-Mike Jones
August 30, 2010 by Mike Jones, 1 year 23 weeks ago
Malrespekta
Via "sennimbigado" ja estas mokado. Tiaj ĉi komentoj mokas kaj malrespektas Kristanojn. Ĉu vi ankaŭ proklamos ke Abraham kaj Moses neniam ekzistis, kaj tiel mokos Judojn? Aŭ ĉu vi proklamos ke Muhammad neniam ekzistis, kaj tiel mokos kaj insultos Islamanojn? Aŭ ĉu vi nur atakas Kristanojn?
Tiel ĉi estas kiel ĝi komencas. Homoj mokas kaj ridas ĉe tiujn, kiuj havas malsamajn religiajn kredojn, kiujn ili ne komprenas. Baldaŭ la mokado fariĝas malamo al malsamaj homoj.
Kiel Esperantistoj, ni klopodu esti toleremaj al ĉiuj, kaj ni respektu la religiajn kredojn de ĉiuj. La celo de Esperanto estas helpi homoj kompreni unu la alian. Moki homojn pro iliaj religiaj kredoj estas malcelo de Esperanto.
August 31, 2010 by DavidSimpson, 1 year 23 weeks ago
Ŝatokupo
Moki la Judojn? Moki la Judojn tradicie estas ŝatokupo de l’ Kristpogromanoj.
Afable,
- Mike Jones
September 1, 2010 by Mike Jones, 1 year 23 weeks ago
La mito de Kristanismo
Ni devas konfesi, ke la religio estas afero de kion oni kredas, ne de kion oni scias.
November 2, 2010 by Johano_Pasero, 1 year 14 weeks ago
Fakte
Fakte, mi kredas ke religio pli temas pri sociologiaj ecoj: temas pri viaj gepatroj kaj la komunumo al kiu vi volas aliĝi, pli ol la enhavo de la kredoj mem. Ankaŭ temas ne nur pri kiel oni vere kredas ke la mondo ja estas -- temas same pri kiel oni volus ke la mondu estu. Sed mi ne dirus ke mi vere komprenas religion ĉar mi estas ateisto. Mi simple estas observanto de homoj kaj ties agado.
November 3, 2010 by limako, 1 year 14 weeks ago
Tio ne estas tute vera
La Biblio diras ke "la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj."
Tio ne estas vere blinda fido.
November 2, 2010 by formiko, 1 year 14 weeks ago
Tute vera?
Ke la Biblio ion diras, pruvas nenion. Efektive, se afero estas "nevidata" (kaj supozeble netuŝata, neflarata, negustumata, ktp), rilate al ĝi ĉiu estas blinda.
Se oni diras "Mi ne povas vidi X-on; tamen, mi havas fidon. Tial X-o ja estas vera" . . . nu, kion diri? Tia rezonado simple ne funkcias. Se ekzemple mi ŝuldus al vi $100 . . . se mi dirus al vi "Jen ĉeko por $100" kaj donus al vi nenion, vi povus diri "Atendu--ĉekon mi ne vidas, sinjoro!" Sed laŭ la Biblio mi povus diri "Ha, mi havas fidon, la ĉeko ja estas tie, ĝi simple estas nevidebla. Mia fido pruvas, ke ĝi ekzistas". En tia kazo la ridindeco estas klara . . . kial ne, rilate al t.n. "spiritaj" aferoj?
LM
November 3, 2010 by Lee Miller, 1 year 14 weeks ago
Alia Loko
Sinjoro -- tia ĉi malamo-parolado ne taŭgas por Esperanto-blogo. Se vi volas paroli pri via malamo kontraŭ Kristanoj, bonvolu trovi alian lokon.
September 1, 2010 by DavidSimpson, 1 year 22 weeks ago
Imagu, ke estas neniom da
Imagu, ke estas neniom da landoj,... kaj ankaŭ neniom da religioj...
October 10, 2010 by Mike Jones, 1 year 17 weeks ago
Pri ĉu taŭgas
Mi legas la artikolon kaj la komentojn ĉi tie kaj, malgraŭ mi al mi ne interesas la temo, mi ne trovas en ĝi malam-parolon. Laŭ mi, estus sufiĉe por vi diri ke vi ne konsentas, sen la bezono forpeli iun el nia komunumo. Nia komunumo montru ke en Esperanto oni povas diskuti ĉiajn ideojn pace. La blogoj estas la verkado de unuopa homo kaj ne indikas ke nia organizaĵo konsentas je la ideoj: ni simple ofertas lokon kie oni povas diskuti honeste en nia lingvo.
September 2, 2010 by limako, 1 year 22 weeks ago
Plena konsento!
Mi plene konsentas kun Limako, ke iu ajn rajtas skribi pri io ajn ĉi tie. Ni ne bezonas cenzuriston, kaj neniu devus ofendiĝi pri iu ajn temo . . . se oni ne ŝatas temon, tiu ne legu.
La baza principo devus esti ke oni skribu aŭ en aŭ pri Esperanto. Post tio, ĉio estas akceptebla. Se mi volus afiŝi pri ateismo, mi rajtus; se alia volus propagandi pri kristismo, tiu rajtus.
Kompreneble, estas saĝe ne rekte insulti alian homon. Sed laŭ mi oni rajtas forte kritiki ideojn aŭ vidpunktojn.
Kaj efektive estas ege interese foje malkovri kion pensas aliaj homoj, eĉ se iliaj pensoj ŝajnas strangaj.
LM
September 2, 2010 by Lee Miller, 1 year 22 weeks ago
Strangaj pensoj
Ja vere strangaj pensoj, foje. :-)
Mi fakte intencis gratuli al Mike pro tio ke li elvokas diskuton. Mi ĝuas ke li afiŝas aferojn pri kiuj mi neniam antaŭe aŭdis, eĉ se mi malkonsentas. Sed mi tre bedaŭras ke David sentis sin aŭ mokita aŭ atakita. Tio certe ne estis la celo de la originala afiŝo. Mi tre ĝuas nian komunumon ĉi tie kaj mi esperas ke ni ĉiuj povas malkonsenti afable pri aferoj.
September 2, 2010 by limako, 1 year 22 weeks ago
Cetere, memoru, ke mi estas
Cetere, memoru, ke mi estas nur amatoro pri ofendado. Jen estas ligo al komuna entrepreno por ofendado:
http://ofendi.wordpress.com/kiamaniere-ofendi/
Bonan legadon!
September 25, 2011 by Mike Jones, 19 weeks 4 days ago
Kvankam
Kvankam oni malpermisas paroli kontraŭ Zamenhof :)
September 2, 2010 by formiko, 1 year 22 weeks ago
debunking = montri la
debunking = montri la falsecon de
Kaj via "montrado de falsecon" estas nura spekulo. Pruvu, ke via teoreo estas ĝusta.
August 30, 2010 by formiko, 1 year 23 weeks ago
spekulo != spekulativo
Mi lasos la religian/historian debaton al vi, sed pri lingvo, notu ke spekul/ = spekulaci/, kiuj ne samas al spekulativ/ ... :)
August 30, 2010 by russ, 1 year 23 weeks ago
Jes ja, spekulacio. Dankon
Jes ja, spekulacio. Dankon por la korektado.
August 31, 2010 by formiko, 1 year 23 weeks ago
Ne, ne; spekulativo
spekulacio (investo/negocado) ne samas al spekulativo (rezonado/supozado).
November 2, 2010 by russ, 1 year 14 weeks ago
Ridinde! :)
Jes, kristanismo estas bazita sur mitoj... tamen la tekstoj de la nova testamento ne venis el nur unu fonto, kaj certe ne je la tempo de Flavius Josephus.
Ĝis la kvara jarcento, ne ekzistis ia ajn "nova testamento".
Je la unua jarcento, multaj skribaĵoj ekzistis aparte en multaj landoj. Nur la kvar evangelioj estis "oficialaj" laŭ la romia eklezio. Neniu el tiuj akordas kun la stilo de Flavius Josephus. Fakte eĉ la paĝo de Josephus kiu menciis Jesuon, tiu ŝajnas enmetita longe poste.
Je la fino de la kvara jarcento, la romia eklezio oficialigis elektitajn librojn. Eĉ tiam, tiuj libroj ekzistis kiel diversaj versioj kaj ne estis kunmetitaj en unu libron.
La ideo ke la nova testamento estis skribite de unu sekreta komitato estas ridinda.
August 26, 2010 by rdmiller3, 1 year 23 weeks ago
Tiu broŝuro
Tiu broŝuro estas tiel neverŝajna, ĝi estas freneza. la Piso teoreo estas nekredebla.
August 21, 2010 by formiko, 1 year 24 weeks ago