Skip to main content

Landa Kongreso Proksimiĝas

limako's picture

La Landa Kongreso proksimiĝas! Hieraŭ, mi paĝis la kotizon, aĉetis la trajnbiletojn kaj luis la ĉambron. Mi kuraĝigas al ĉiuj aĉetu baldaŭ: la prezoj altiĝos baldaŭ! Mi menciu ke mi verkis artikoleton lastajare pri miaj spertoj ĉe Landaj Kongresoj. Venu!

En Masaĉuseco, la venonta lundo estas Patriota Tago. Nia loka Esperanto-grupo, kiu kunvenas lunde ĉiusemajne, faros Sennaciecan Feston por kontraŭstari la patriotan fervoron.

Alian novaĵon ankaŭ estas ke mia Universitata Esperanto Kurso jam estas plena! Dekdu studentoj aliĝis al la kurso. Tre diversaj studentoj ili estas. Studentoj de: matematiko, lingvistiko, la franca, ingeniero, negoco. La kurso okazos ĉi-aŭtune ĉe la Universitato de Massachusetts.

by limako
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes