Manko de dramo
Mi konas homojn al kiuj ŝajne mankas dramo en ties vivoj. Ili ofte fabrikas dramon kaj ĉiuj, kiuj konas ilin estas enkirlitaj en siajn fantaziaĵojn. La Civito ŝajnas al mi tia.
En malnova artikolo ĉe Libera Folio (interesa kaj leginda artikolo, fakte) mi vidis novan komenton de Istvan Ertl, kiu ligas al artikolo kiu ligas al artikolo pri La Civito kiu enhavas strangajn plendojn pri samideano, precipe:
en la fervoja stacidomo de Berno, la 21an de aŭgusto posttagmeze, kie la "ministro de la Esperanta Respubliko" estus kondutinta kiel ĝisvome ebria, en alesto de atestantoj.
La artikolo unue minacas kvazaŭ juĝistan agadon, ene de la civito mem, sed detenas sin kiam montriĝas ke, pro tio ke la ulo ne apartenas al La Civito, "ne eblas proceduro ĉe la arbitracia instanco".
La Esperanta Respubliko pri kiu oni parolas (mi agnosku ke ankaŭ mi estas "ministro") estas tute malserioza. Sed La Civito ŝajne traktas sin tute serioze. Kaj tre amare traktas tiujn, kiuj iel malkonsentas je ili.
Mi min demandas: kial tian tempeston en te-taso mi trovas atentokapta? Kial mi ne simple tondas la ungojn aŭ brosas la hundon kaj anstataŭe legas ĉion ĉi? Ĉu ankaŭ mankas al mi dramon? Jen demando kiun nur mi povas respondi.
- limako's blog
- Login or register to post comments



