Skip to main content

Ne NASK, sed...

pbrewer's picture

Lastajare kaj refoje ĉi-jare mia frato kaj mi konsideris iri al NASK, sed ne povis: Mankas kaj tempo kaj mono. Ni tamen volas plibonigi nian esperantan kapablon. Do, ni decidis, ke ni faru ion, eĉ se ĝi ne estas NASK.

Fakte, ni havos nekutime bonan situacion por studi la lingvon. Mia frato, kun aliaj familianoj, baldaŭ vizitos min. Do ni havos suprize grandan samlokan grupon: mi, mia frato, mia patrino (ankaŭ esperantisto), kaj eble kelkaj membroj de mia loka grupo (almenaŭ kvin membroj pasos la someron ĉi tie).

Ni komencos je ĉiu nivelo de kapablo, de mia nepo (komencanto, kiu koncentis klopodi lerni la lingvon dum la vojaĝo) ĝis mia frato (kiu parolas sufiĉe flue). Evidente, ne ĉiuj volos fari la tutsamajn lernagojn.

Ni ankoraŭ cerbumas pri la plej bonan formon por nia ne-NASK. Ni mankas instruistoj. Tial ĉiuj (krom eble komencantoj) devos memplani kaj memtrakti la aferon. Laŭ mi, tio ne estas severa malfacilaĵo. Ni mem povas decidi kion ni lernu. Bezonas nur honesta, atenta pensado.

Ni ne volas limi la aferon al lokaj homoj! Iuj, kiuj volas plibonigi la esperantan kapablon ĉi-somere rajtas partopreni en nia ne-NASK. Kreu planon por lerni tion, kion vi plejgrave devas lerni; verku pri la plano kaj pri kiel la afero progresas. (Ĉi tie, en via blogo je Esperanto-USA, estus bona loko por dokumenti la aferon.)

Ĉar ni devos memgvidi la aferon, ni nomas ĝin la Memgvidita Usona Somera Kurso: MUSK.

by pbrewer

Comments

MUSK - bona ideo!

Koto's picture

Mi ĝuis vian blogon, kaj mi konsentas, ke io plivaloras ol nenio. Do, mi reuzos lernu.net. Mi deziras fari la gramatikajn testojn.

Mi blogas ĉi tie pri miaj laboroj,kaj mi legos viajn blogojn.

Ek al la laboro.

June 29, 2010 by Koto, 1 year 31 weeks ago

Bonŝancon!

russ's picture

En la spirito de lingva plibonigado, atentu pri kelkaj oftaj eraroj:

membroj pasos la someron -> membroj pasigos la someron
pri la plej bonan formon -> pri la plej bona formo
Ni mankas instruistoj -> Mankas (al ni) instruistoj
Bezonas nur honesta, atenta pensado -> Necesas nur ...

Bonŝancon!

June 14, 2010 by russ, 1 year 33 weeks ago

Multan dankon!

pbrewer's picture

Jen: Ĉiuj povas vidi kiel NASK, kun instruistoj, estus pli bona ol MUSK.

Sed, ni ne povas fari NASK, kaj MUSK estos pli bona ol nenio.

June 14, 2010 by pbrewer, 1 year 33 weeks ago

Certe!

russ's picture

Certas ke grupo de homoj, kiuj volas lerni kune, povas helpi unu la alian. Pli multaj homoj rimarkas kaj korektas pli multajn erarojn kaj havas pli multajn sciojn por dividi kun la aliaj. Do mi aplaŭdas vian planon kune esperantumi edukcele!

June 14, 2010 by russ, 1 year 33 weeks ago

Nomo . . .

Lee Miller's picture

Gratulon pro MUSK. Bona ideo, kaj bona kunularo.

Mi felichas ke vi ne elektis la nomon Autodidakta Somera Studsesio . . . nek Familia Esperanto-Kongreso. Oni zorgu pri tiaj aferoj!

Mi scivolas chu estus bone aranghi ian Skajp-sesion inter vi kaj la NASKanoj.

Cetere, mi volas rekomendi ke la rimedoj che lernu.net kaj edukado.net estas esplorindaj kaj uzindaj. Aparte che lernu, multaj aferoj estas iom kashitaj, sed treege valoraj.

Amike,

LM

June 13, 2010 by Lee Miller, 1 year 34 weeks ago

Dankon!

pbrewer's picture

Vi tute pravas pri la rimedoj je lernu.net (kaj la malfeliĉaj eblaj nomoj)!

June 13, 2010 by pbrewer, 1 year 34 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes