Skip to main content

Nekutima sperto ĉe la publika biblioteko

Haruo Ros's picture

Hodiaŭ mi vizitis la urbcentran bibliotekon en Seatlo. Mi decidis kontroli, ĉu oni resurbretigis la libron Ĉapaev, kiun mi redonis antaŭ kelkaj tagoj.


Seatla Publika Biblioteko
havas kelkdek esperantajn librojn, plejparte situantaj sur breto en la unua etaĝo de tiu strangforma urbcentra biblioteko, la t.n. Koolhaus.

Kiam mi alvenis al la bretaro, kies fora ekstremaĵo estas la hejmo de la esperanta kolekto, mi ekmiris, ĉar jen estas du homoj ĉe la esperanto-breto. Relative junaj, kaj pli ol relative nekonataj. Viro kaj virino. La junulino tenis en la manoj la volumon "Ni laboru kaj esperu" el la libraro de ludovikito.

Mi alpaŝis, kaj ekdiris "Ĉu vi parolas Esperanton?" Ili rigardis al mi senkomprene. "Do you speak Esperanto?" "Oh, no, but I have a background in languages, so I've picked up a bit of it." Mi volis repliki "If you've picked up a volume of ludovikito's, you've picked up more Esperanto than most Esperantists have." Ŝerce, kompreneble. Sed mi ne kuraĝis. Mi trafoliumis la bretojn, elektis la du volumojn de Tutmonda Sonoro kaj la etan Primicon de Tagor (en vesto daŝgupta), kaj forpaŝis. Sed post kelkaj minutoj mi revenis. La paro jam moviĝis al la finna sekcio, aŭ eble la franca (tiuj lingvoj dividas la bretaron kun Esperanto). Mi ekprenis la volumon, kiun ŝi estis teninta, kaj aldonis ĝin al mia pruntotaĵaro. Kelkajn minutojn poste, mi decidis reiri kaj demandi, kion ili faras, kaj inviti ilin al Esperantujo. Sed mi ne povis retrovi ilin.

Mi opinias, malgraŭ ĉio, ke mi surprizis ilin preskaŭ tiom, kiom ili min...

by Haruo Ros

Comments

Great article.

BellaKitty's picture

Great article.

August 16, 2011 by BellaKitty, 6 years 1 week ago

Vere strange!

Lee Miller's picture

Vi tute pravas. Estas tiel strange, ke iu rigardus librojn en la finna fako. Kia homo interesiĝus pri preskaŭ ne parolata en la moderna mondo lingvo? Efektive kiom da homoj en la mondo eĉ parolas la finnan? Ridinde.

AVERTO AVERTO: Mi esperas ke vere ne temis pri finna SEKCIO en la biblioteko. Ion tian mi tute ne atendus en tia loko.

LM

August 5, 2011 by Lee Miller, 6 years 2 weeks ago

Vi mokas nun, sed...

russ's picture

Vi mokas tiun lingvon nun, sed vi certe konsideros ĝin pli serioze post...

...la finna venko!

August 5, 2011 by russ, 6 years 2 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes