Skip to main content

Novaĵletero pri usona ekonomio?

pbrewer's picture

Dum la malfruaj 1980aj jaroj (kej, eble, la fruaj 1990aj) estis novaĵletero pri la usona ekonomio aboneble per ELNA. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavis principe resumon de la ĵusaj ekonomiaj statistikoj de usono, kaj ĝi ekzistis principe por ellabori modernajn ekonomiajn termiojn.

Ĉu iuj memoras ĉi tiun novaĵleteron? Ĉu iu havas ekzemplerojn, aŭ ligon al rete atingeblaj tekstoj? Mi volas verki pri rilataj temoj, kaj volus vidi la tiel-ellaboritajn terminojn.

by pbrewer

Comments

Internacia komerca-ekomonika vortaro en 11 lingvoj

Mike Jones's picture

Mi memoras tiun novaĵleteron, eĉ abonis ĝin, sed ne plu havas ajnan ekzempleron de ĝi. Sed rilate ekonomikajn terminojn, ne preteratentu la libron “Internacia komerca-ekomonika vortaro en 11 lingvoj”.
Afable,
Mike Jones
24.Okt.2010

October 23, 2010 by Mike Jones, 1 year 15 weeks ago

Thomas Goldman

Mike Jones's picture

Mi memoris la titolon: “Ekonomia bulteno…”, kaj do mi guglis por "Ekonomia bulteno" kaj trovis la nomon “Thomas Goldman”. pvi (por via informo) :)

January 16, 2010 by Mike Jones, 2 years 3 weeks ago

ekonomia novajxletero

vilcxjo-me's picture

Jes, mi memoras ĉi tiun novaĵ-leteron, sed mi ne memoras la nomon de ĝi aŭ la nomo de la redaktoro.

Mi memoras, ke mi abonas, ĝis kiam la redaktoro rezignis pro aĝo.

Estis interese, ĉar ĝi enhavas multajn ekonomiajn terminojn

December 27, 2009 by vilcxjo-me, 2 years 6 weeks ago

Ekzemplerojn?

pbrewer's picture

Do, mi devas supozi, ke la CO ne havus malnovajn ekzemplerojn de la novaĵletero?

Ĉu la CO eble havus la malnovajn listojn de aboneblaj revuoj de tiam? (Tiuj almenaŭ havus la nomon.)

December 27, 2009 by pbrewer, 2 years 6 weeks ago

Mi konservas kopiojn

neil_nachum's picture

La ekonomia novajx-letero (eble kelkaj jaroj) restas cxe la novjorka oficejo. Mi ne estas en novjorko momente kaj cetere ne havas skan-kapablon cxe la oficejo sed certe vi au' Steven havos teknologian solvon. La au'toro preskau' certe havis Gold en la radiko kaj tiu ja povus esti ekonomia sxerco (sed ne ests sxerco).

December 29, 2009 by neil_nachum, 2 years 6 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes