Skip to main content

Nova kontaktilo

Karaj estraranoj:

Post la ŝajna malsukceso de la klopodo starigi retejon por la Estraro ĉe Google Sites, mi akceptas kun ĝojo la proponon de S. Brewer, ke ni uzu nian propran retejon por komunikado kaj diskutado.

Do, jen ni denove. Unue, mi volas denove kontroli, ĉu tiu ĉi estas plaĉa por vi ĉiuj, ĉu ĉiuj pretas uzi ĝin. Kiam vi legas tiun ĉi mesaĝon, bonvolu almeti komenton, tiel ke ni sciu, ke ni estas en kontakto. Estas nun sufiĉe multe da aferoj pri kiuj ni devas interkonsenti, kaj mi volas tuj ekuzi tiun ĉi komunikilon.

NOTU: Via agnosko kaj akcepto de tiu ĉi invito al kunlaboro okazu dum la sekvantaj SEP tagoj. Venontlunde mi rekte kontaktos homojn kiuj ankoraŭ ne reagis al tiu ĉi peto.

Mi dankas vian paciencon en la procezo trovi la ĝustan ilon por komunikiĝo.

by ormonto

Comments

ankaŭ mi

krisjo's picture

pretas uzi ĝin!

August 18, 2011 by krisjo, 1 year 39 weeks ago

Mi pretas uzi la retpaĝaron.

Julie Winberg's picture

Mi pretas uzi la retpaĝaron.

August 17, 2011 by Julie Winberg, 1 year 39 weeks ago

Nova komunikilo

Julie's picture

Bone farita -- mi intencas kontroli kaj uzi ĝin.

August 16, 2011 by Julie, 1 year 39 weeks ago

Saluton!

Stech's picture

Mi pretas uzi nian novan komunikilon. Ek al laboro!

August 15, 2011 by Stech, 1 year 39 weeks ago

Ĉiujn estraranojn aldonitaj

limako's picture

Mi aldonis ĉiujn estraranojn (kaj Bill Harris) al la "estraro" rolo ĉe la retpaĝaro. Tial ĉiuj estraranoj nun povas aldoni komentojn (kaj diskuterojn).

August 15, 2011 by limako, 1 year 39 weeks ago

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes