Pri la ne-transitiveco de la anglalingva verbo RELAX
Dum miaj naŭ jaroj en Ĉinio instruante la anglan, mi renkontis diversajn enigmojn en la eraroj farataj de la lernantoj. Kiel ĉiuj scias, estas du specoj de eraroj: hazardaj kaj sistemaj. Mi aludas ĉi tie al certaj sistemaj eraroj. (Ne ĉiuj sistemaj eraroj estas enigmoj. Ekzemple, ke lernanto elparolas la literon "o" kiel na "o" kiam tiu litero havas alian sonon, ekzemple en "other", tute ne estas enigmo atendante solvon.)
La specifa sistema eraro kiun mi volas konsideri ĉi tie estas, ke, en mia naŭ-jara sperto de plen-tempa instruado de la angla al ĉinoj, ĉinoj lernantaj la anglan senescepte uzas la anglalingvan verbon "relax", en la plezura senco, kiel transitivan verbon. (Sendube ekzistas jen kaj jen en Ĉinio tre progresinta lernanto de la angla kiu ne faras tiun eraron. Mi nur diras, ke mi persone neniam renkontis tian lernanton dum miaj naŭ jaroj da instruado de la angla en Ĉinio.)
Do, ekzemple, kie denaska parolanto de la angla dirus na "I want to go sit in the shade by the pool and relax.", ĉina lernanto de la angla dirus na "I want to go sit in the shade by the pool and relax myself.".
Nu, tiu enigmo indus per si mem registriĝon, ĉu ne? Sed mi havas eĉ plian kialon raporti ĝin nun: mi kredas, ke mi trovis la solvon de la enigmo.
La solvo aperis antaŭ mia vizaĝo vendredon, la 6-an de julio, 2012 en restoracio nomata "Moe's" en la urbeto River Oaks (tuj apud Fort Worth). Inter la teksto sur la antaŭo de la menuo troviĝis la jena frazo:
"While you're here, we'll do our best to make your visit relaxing & enjoyable."
Nu, mem-evidente tiu "relaxing" estas transitiva. Sed tia uzo de "relaxing" estas tre ofta. Do, ĉu estu surprizo, ke lernanto de la angla, konante tiujn kazojn, eltiru la (eraran) konkludon, ke "relax", en la plezura senco, estas transitiva verbo?
Kompreneble, plia kialo estas, ke en la meĥanika senco, "relax" ja estas transitiva verbo, ekzemple, "He relaxed his grip on the dog."
Do, denove, pro tio, ke la transitiva senco de "relaxing", en la plezura senco, (ekzmeple, "Sleeping on that new matress was a very relaxing experience.") estas multe pli ofta ol la ne-transitiva senco (ekzemple, "He's relaxing in the shade by the pool."), kaj pro tio, ke la meĥanika senco de "relax" ja estas transitiva, ne estas surprizo, ke lernantoj de la angla erare kredas, ke "relax", en la plezura senco, estas transitiva verbo.
Afable,
Mike Jones
Fort Worth Texas
7.Jul.2012

![[NASK]](http://www.esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)



Comments
transitiveco, netransitiveco, ambaŭdirekteco
Multaj ambaŭdirektaj anglaj verboj ne estas ambaŭdirektaj en aliaj lingvoj. Ne surprizus min, se ankaŭ iu ĉina verbo pri ripozado estus transitiva, kaj do ankaŭ tial ili uzas ĝin refleksive tiel, pro nacilingva influo... Mi rimarkas similan tendencon iafoje kun polaj parolantaj la anglan, kiuj emas nenecese inkluzivi "myself" en anglaj esprimoj ĉar la simila pola esprimo uzas refleksivan formon.
(Ne surprizus min ankaŭ, se origine angla "relax" ne estis per si mem implice refleksiva / netransitiva tiel, kaj nur kiel mallongigo ni ekuzis ĝin tiel, ĉar la angla tiel ŝatas uzi verbojn ambaŭdirekte...)
Komparu kun similaj eraroj en la alia direkto de anglalingvaj esperantistoj, kiuj emas diri "Mi duŝos" anstataŭ "Mi duŝos min", ĉar en la angla ni diras "I'll shower" instead of "I'll shower myself", aŭ kiuj uzas "droni" kaj transitive ("Li dronis kaj mortis") kaj netransitive ("Ŝi dronis la katojn").
July 7, 2012 by russ, 45 weeks 3 days ago