Skip to main content

Reta Gastigado por Esperanto-UN

La Estraro de Esperanto-UN volas transiri al Drupala retpaĝaro. Mi proponas ke E-USA provizi al ili drupalan retpaĝaron kiun oni subtenas kadre de E-USA retpaĝaro. La retpaĝaro estos memstara, sed uzos la samajn ekzemplerojn de la softvaro kiun ni uzas por nia propra retpaĝaro. Tiel, oni povas ĝisdatigi ilin samtempe kaj malaltigi la laboron kiun oni devas fari por subteni la retpaĝaron. La demandoj estas: "Ĉu ni faru?" kaj "Ĉu ni pagigu ilin?"

by limako

Comments

Mia laboro

limako's picture

La precipa valoro de gastigi plian drupalan retpaĝaron estas ke ĝi (principe) ne bezonos pli da mia tempo: mi devas fari taskojn por ĝisdatigi E-USA kaj tiujn taskojn samtempe ĝisdatigos E-UN. La nura laboro (laŭdiri) estos unue starigi la retpaĝaron.

Ni havis disktuon antaŭ tri jaroj pri gastigado de la AAIE retpaĝaro. Ili petis senkostan gastigadon, sed mi proponis pagon de $50 jare (1/4 de nia tiama gastigado) precipe ĉar mi ne volis starigi la politikon ke la kosto estu nulo, kaj ili decidis gastiĝi aliie.

Mi proponas nun $5/monate ($60/jare). Tio estas 1/5 de nia gastigada kosto, sed mi kredas ke ni nun iom tro pagas ĉar Bill altigis nian servkapablon iom pli alte ol ni bezonas, sed ni ankoraŭ devas esplori tion iomete.

August 18, 2011 by limako, 1 year 39 weeks ago

Responde al Reta Gastigado

ormonto's picture

Ŝajnas al mi ke estas bona ideo havi E-UN gaste ĉe E-USA. Pri pago: ĉu Steve povas kalkuli kiom da horoj (monate) li devos p(l)ene labori por efektivigi tiun gastigadon? Oni povas poste inventi formulon por kalkuli kiom la gastado kostos, inter alie, oni devas konsideri la tempon dediĉitan al la tasko kaj la pagipovo de la koncerna grupo.

August 17, 2011 by ormonto, 1 year 39 weeks ago

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes