Skip to main content

Sekvaj Paŝoj por Progresantoj

Vi finis viajn unuajn lecionojn (la dek-lecionan kurson, ekzemple) kaj serĉas kiel lerni plu— tiu ĉi paĝo estas por vi! Sube trovu diversajn konsilojn kaj sugestojn.

Loka Grupo
Se vi volas lerni kiel paroli Esperanton— parolu! Kaj plej bone, interparolu kun aliaj homoj. Estas paĝo kie ni indikas diversajn lokajn grupojn de esperantistoj laŭlarĝe de Usono. Se ne estas loka grupo apud vi, starigu propran lokan grupon. Estas facile kaj eĉ se nur unu aŭ du aliaj homoj eklernos Esperanton kun vi, vi lernos multe pli rapide.

Kursoj
La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) havas mezajn kaj superajn nivelojn.

Libroj

Jen kelkaj facilaj libroj por fruaj progresantoj:

Por pli spertaj progresantoj estas:

Ekzamenoj
Kelkaj organizaĵoj ofertas ekzamenojn de Esperanto. En Usono, la Asocio de Amerikaj Instruistoj de Esperanto (AAIE) ofertas tri nivelojn da ekzamenoj. Internacie, la Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj (ILEI) ofertas (sub la aŭspicio de UEA) elementan kaj mezan kaj superan ekzamenojn.

Interreto
Estas jam milionoj da paĝoj en Esperanto. Eĉ Google oni povas uzi en Esperanto. Kio interesas vin? Iu, ie, nepre faras tion. Serĉu! Trovu!

by limako

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes