Survoje al la 2010 Landa Kongreso
En mia familio, estas jam delonge la 17a regulo de Esperanto ke, dum mi veturas al Esperanto kongreso, okazas iu krizo ĉe la hejmo. Ĉijare la krizo okazis antaŭ mi eĉ ekveturis: ŝtormego trablovis la najbarejon, forblovis kelkajn arbojn en nia ĝardeno, el kiuj du trafis la domon. Mi vekiĝis meznokte aŭdinte la hurlon de tordita ligno kaj sentante la aeron antaŭ la falanta arbo. La arboj trafis la domon ĝuste super kie mi dormis kaj branĉo eĉ truigis la ekranon en la fenestro. Granda bato skuis la tutan domon. Vergoj kaj pingloj kovris la plankon apud mia lito. Tiam aŭdiĝis plia arbo kiu falis antaŭ la domo -- tiu ne trafis la domon, sed krucis kaj baris la vojon. Mi forgesis pri dormado dum ioma tempo. Finfine, ni sukcesis reekdormi kaj mi dormis eble du horoj antaŭ ol ni forlasis la domon por vojaĝi al la stacidomo. Oni ankoraŭ ne forigis la arbon de la vojo, do ni devis serĉi aliaj vojon por eliri la najbarejo. La unua estis ankaŭ blokita, sed ĉe la lasta, ni sukcesis atingi la vojon kaj ni vojaĝis al la stacidomo sen pli baro.
Ĉe la stacidomo, mi renkontis Julie Winberg kiu ankaŭ vojaĝis per trajno al Vaŝingtono. Ni elektis la "mallaŭtan vagonon" en kiu oni rajtas nek paroli nek telefoni. Ni ĝuis afablan vojaĝon kaj alvenis plimalpli ĝustatempe ĉe Vaŝingtono. Post kelkminuta vojaĝo en la metroo, ni alvenis en Bethesda kaj trovis la hotelon tuj ĉe la elirejo de la subtera trajno.
Jam alvenas la samideanoj. Kelkaj minutoj post kiam mi alvenis, mi renkontis Filipo kaj Elizabeto. Post mi kontrolis la situacion ĉe la hejmo, mi eliris por esplori iomete la ĉirkaŭaĵo de la hotelo. Mi aĉetis kelkajn manĝetojn por la estrarkunsido morgaŭ. Estis tre varme. Mi revenis kaj trinkis multe da akvo.
Je la 6a, ni renkontiĝis denove en la enirejo kaj, post diskuto, iris al nepala restoracio. Mi mendis "kukhura ko masu", aŭ nepala kokinaĵa kareo. Tre milda kaj bongusta. La restoracio estis iom altkosta kaj oni vendis al ni alkostan botelon da akvo. Mi tiel imagis ke ni estas ne fremda lando kie la akvo ne taŭgas por trinki. Tiu revo valoris la koston de la akvo.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
la la
"Al la landa kongreso survoje, la la . . ."
May 29, 2010 by Lee Miller, 1 year 36 weeks ago
Ho!
Vi forigis la "la la" . . . hmm. Estis pli amuze tiel.
Tamen, mi kantas la melodion de "verdchapulino" en mia kapo:
"al la Landa Kongreso survoje, la la . . ."
May 31, 2010 by Lee Miller, 1 year 36 weeks ago