Skip to main content

Tertremo en Ĉilio

limako's picture

Post la terura tertremo en Ĉilio, mi zorgis pri mia kara amiko José Antonio Vergara, sed ricevis hodiaŭ epoŝton. Li sciigas ke li kaj lia familio fartas bone. Legu pli por vidi la mesaĝon kiun li sendis.

Mi estas ege danka pro la kortusha zorgo pri mi kaj mia familio flanke de multaj amikoj kaj konatoj kiuj demande kaj solidare tuj skribis al mi el diversaj lokoj de la mondo, eksciinte pri la tertremo en mia lando. Nur nun mi povas respondi char ne estis alirebla retkonekto.

La tertremo en mia lando estis terura, tamen mi loghas sufiche sude, do en mia regiono oni chi-foje nur spertis tre fortan kaj longan movon de la tero (mi diras "chi-foje", char bedaurinde tertremoj estas sufiche ofta problemo che ni, tra la tuta lando). Tial ke oni ne plu disponis je elektro nek telefonlinioj en plejparte de la lando, dum longaj horoj ni suferis pro la nescio pri la sorto de niaj amikoj kaj familianoj loghantaj en la regionoj detrue trafitaj de la fenomeno. Kvankam mia filino Valentina studas en unu el la urboj plej detruitaj, bonshance shi ankorau restas che ni dum la somera feriado de la universitato. Ni ne scias chu la loko kie shi portempe loghas tie estas savita au ne.

Lau la oficialaj fontoj, oni scias ghis nun pri pli ol 200 pereintoj, sed tre probable la fina nombro estos signife pli alta. Ghis nun mi ne sukcesis kontakti aliajn esperantistojn. Hector Campos Grez loghas en la urbo Curico' (Kuriko'), sufiche proksima al la pinta punkto, do mi estas tre zorgema chu li estis trafita. Apenau mi ion ekscios, mi komunikos la informon chi-voje.

Niaj pensoj estu kun niaj samideanoj tie.

by limako

Komuna Kongreso * 2015 Jun 26 - 29 * Communal Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Detroit, MI, Usono, 2015 junio 26-29, kune kun la Tut-Kanada konferenco de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA).

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be in Detroit, MI, USA, 26 - 29 June, 2015, along with the Canadian Annual Congress of the Canadian Esperanto Association (KEA).

NASK * 2015 jun 30 - jul 9 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 30-a de Junio ĝis la 9-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from June 30 to July 9, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
13%
three weeks ($2100)
28%
Total votes: 574

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes