Transport Tycoon Deluxe
Joop Kiefte skribis al kelkaj traduklistoj:
Karaj, mi iam skribis gvidilon kiel instali la ludon OpenTTD tiel ke ĝi funkciu tute en Esperanto. Tiu gvidilo baldaŭ tute ne plu necesos. Versio 1.0.0 de OpenTTD baldaŭ venos, kaj tio signifas kelkajn tre interesajn trajtojn. Plej grave, ĝi NE PLU dependos de la malnova ludo Transport Tycoon Deluxe kaj do estos TUTE LIBERE DISPONIGEBLA. Tio signifas ankaŭ ke ni povos enigi la ludon senprobleme en ekzemple diskoj de Esperanto. Eĉ per eta artifiko eblas meti ĝin tuj ludebla en disko kaj konfigurita jam en Esperanto.
Cetere interesas ke la ludo ludeblas en preskaŭ ĉiu imagebla pli-malpli malferma platformo, kaj malpli malfermaj, kiel Vindozo, Linukso, Makintoŝo, PSP, kaj ankoraŭ aliaj. Imagu nur Esperantan ludon en via PSP!
Tamen, ... utilus iom da helpo al la fintradukado. Mi iam komencis traduki la tuton sed poste multo ŝanĝiĝis. Kelkaj
aldoniĝis poste por helpi pri tradukado, sed malmulto vere okazas. Mi pensas ke estas bona ideo allogi diversajn homojn kiuj povos:
- Kontrollegi la tutan tradukon (sufiĉas instali la beta-version de la ludo kaj noti ĉiujn strangaĵojn)
- Korekti nekorektaĵojn
- Traduki novajn aferojn konsistente kun la resto de la traduko
- Konsistentigi la terminaron kaj instigi korektadon laŭ tiuj observoj
Bonvolu respondi al mi se vi interesiĝas kaj ankaŭ sen mi jam komencu! Se venas sufiĉe da respondoj (t.e. 2 aŭ pli) mi faros retliston por koordini la aferojn.
Amike,
Joop Kiefte (unua tradukisto de OpenTTD al Esperanto)
[ikojba ĉe gmail punkto com]
hejmpaĝo: http://www.openttd.org
kiel traduki: http://www.openttd.org/development
kiel ludi: http://wiki.openttd.org/OpenTTD
notu: http://wiki.openttd.org/Cheats
- Ailanto's blog
- Login or register to post comments



