Radio Pola salutas nin!

filipo's picture

[ English version]
Salutoj alvenas de Radio Pola (= Radio Polonia).

Hodiaŭ mi aŭskultis la elsendon de Radio Pola, kiun ili sendis la 16an de decembro. Ili salutas nin, la membraron de Esperanto-USA! Ni feliĉe kaj dankeme ricevas la salutojn el Pollando.

Mi aŭskultas la ĉiutagajn radio-elsendojn dum mi ŝoforas en mia aŭtomobilo. Mi kreas KD-ojn el la MP3 dosieroj, kiuj estas haveblaj ĉe www.polskieradio.pl/eo/. Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis retmesaĝon al la Esperanta skipo tie. Mi salutis ilin, kaj ili reciproke kaj bonkore salutas la tutan membraron de Esperanto-USA. Tio estas internacia amikeco per Esperanto.

Mi forte rekomendas al la membroj de Esperanto-USA aŭskulti la elsendojn de Pola Radio kaj la aliajn Esperantajn podkastojn, kiuj haveblas interrete. Ekzemple, iru al la fama retpaĝaro de Scott REDD (Omaha, Nebraska), radioarkivo.org, por ĝui la grandan kolekton de sondosieroj en Esperanto de diversaj landoj.

Aparte, la elsendoj de Radio Pola estas bona kvalito kun

  1. novaĵo de Esperantujo
  2. intervjuoj interesaj
  3. novaĵo pri Pollando
  4. raportoj pri la kulturo en Pollando
  5. mesaĝoj de la aŭskultantaro
  6. muziko
  7. aliaj informplenaj raportoj pri Esperantaj kaj neesperantaj okazaĵoj.

Dum la pasintaj monatoj mi aŭdis intervjuojn kaj prelegojn de Humphrey Tonkon, Paul Gubbins, Renato Corsetti, Probal DasGupta, Claude Piron, kaj aliaj gravuloj en la movado.

La raportoj estas bonaj eĉ por komencantoj, ĉar eĉ ili povas trejni la orelojn por kompreni la parolatan lingvon. Nun, la ĉiutaga elsendo daŭras proksimume dudek minutojn. Iru, aŭskultu, kaj ĝuu. Poste, vi rajtas skribi mesaĝon al ili ĉe
esperanto (ĉe) polskieradio (punkto) pl.

Ili ĉiam petas niajn raportojn pri niaj agadoj, ekz, kion ni faris por la Z-tag-festoj.

Amike,
- Filipo DORCAS, prezidanto, Esperanto-USA