Uzas Esperanton... McDonalds?!

hoss's picture

Hodiaŭ aperis surrete nova ludo pri “alternativa realeco” en kiu Esperanto ŝajne ludos gravan rolon.

Laŭ filmeto ĉe la oficiala retejo, temas pri junulino suferanta de amnezio, kiu vekiĝas en sudafrika maiz-labirinto kun mistera tatuaĵo surbraka. En ĝi legeblas kvar vortoj en senmakula Esperanto: “Trovu la ringon perditan.” Jen artikolo pri la afero (anglalingva).

Kaŝita profunde en leĝa kontrakto ĉe la retejo troviĝas eta mencieto pri la subtenanto... la firmaego McDonalds.

Ĉu pluaj Esperantaĵoj aperos? Ni vidu....


A new “alternate reality” game was launched online today, in which Esperanto apparently plays an important role.

According to a film clip at the official website, it's about a young woman suffering from amnesia who wakes up to find herself in a South African corn maze. On her arm is a tatoo in perfect Esperanto that reads “Trovu la ringon perditan.” (“Find the lost ring.”) Here's an article about it.

Hidden deep in the site's legalese is a tiny mention of the game's sponsor... the corporate giant McDonalds.

Will more clues appear in Esperanto? We'll see...

Nova tradukejo • A new translation forum

Brito Tim Morley (kiu famiĝas, interalie, ĉar li instruis iomete da Esperanto al Kelly Clarkson de American Idol) ĵus kreis interesan tradukejon ĉe Google-Groups. La celo estas faciligi komunikiĝon, pere de Esperanto, inter ludantoj en disaj landoj: TrovuLaRingonPerditan.com
Briton Tim Morley (famous, among other things, for teaching a bit of Esperanto to Kelly Clarkson of American Idol) has just created an interesting translation forum over at Google Groups. The goal is to help players from far-flung countries communicate across the language gap by using Esperanto as a bridge language: TrovuLaRingonPerditan.com


Hej, Reklamo!

Trovita ĉe ARGNet:

Jane McGonigal

Laŭ ĝisdatigo (rigardu je la suba flanko de la paĝo) la kreintino, Jane McGonigal, prelegos en Aŭstino venontamarde (la 11a). Eble iu el la Aŭstinanoj povos iri por lerni plu.

--
Steven BREWER

Plia informo

Hodiaŭ la gazeto Wired eldonis iomete pli ampleksan superrigardon pri la afero. Ŝajnas, ke ankaŭ la olimpika komitato subtenas la ludon. Eble.

Laŭ la ĉefa retpaĝaro de la ludo, la celo estas “unuigi la mondon pere de ludado.” Hmm... ĉu pro tio la ligo kun la internacia lingvo? Multaj spuroj jam aperintaj ne estas anglalingvaj, sed uzas la portugalan, la korean ktp.

Mi suspektas, ke ĉe la sanfranciska reklam-firmao kie la ludo elpensiĝis, oni antaŭ longe petis konsilon de sperta Esperantisto... eble ni baldaŭ trovos, ke iu SFER-ano kulpas.

Ni respondu

Laŭ mi, jen estas momento kiam la Esperanto-movado devas agi/reklami/publikigi. Dum la estontaj tagoj miloj -- eble milionoj -- da homoj ekvidos kaj aŭdos pri Esperanto kiel io interesa kaj koninda. Eble ni aĉetu retajn reklamojn diversloke kie oni verŝajne diskutos la aferon -- tiaj reklamoj eble havos pli grandan efikon nun ol iam ajn pasintece aŭ estontece.

--
Steven BREWER

Ŝi petis komentojn

Oni komentu ĉe YouTube en Esperanto.... promesu ke ni enketos ĉe kongresoj kaj kluboj. Ni eĉ starigos detektivaron por esplori. (Nu, oni komitate diskutos ĝin, kaj poste, unuopa homo estos la motoro de la "grupo", kun multaj promesoj de helpo, sed sen vera helpo.)

Espereble la internacia lingvo ludos eĉ pli grandan rolon en la kampanjo. Ajnaokaze, ni bone notu ĉi tion... eble ni okazigu propran ludon en estonteco: "Kie estas la stelo?"