La Perdita Ringo atingas la NYTimes
La NYTimes afiŝis artikolon pri la perdita ringo kaj mencias Esperanton. Bedaŭrinde, la organizantoj de la ludo ŝajne ne volas subteni la uzon de Esperanto en la ludo. Ĝis nun, ĉiujn petojn ke oni starigi rimedojn en/pri Esperanto oni ignoras. Tamen, mi notas ke ili diras ke 150,000 homoj partoprenas la ludon ĝis nun kaj 70 elcento de la trafiko venas de ekster usono. Multege da homoj vidas Esperanton kaj pripensas kion ĝi signifas.
by limako
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Plue pri la afero
Ĝuste! Kaj NYT menciis Esperanton sufiĉe ofte en la lasta tempo.
"The game began with 50 bloggers receiving packages with an Olympic-themed poster and a clue pointing them to TheLostRing.com. The site presented a dramatic trailer, replete with sci-fi lighting and a narrator with a British-accented baritone speaking over scenes of a woman waking up in a field with 'Trovu la ringon perditan.'”
April 1, 2008 by Allan Fineberg, 3 years 44 weeks ago