SearchUser loginRecent blog posts
|
"Hot" Virinaj Arkpafistoj Bezonitaj![]() Hot Female Archers Needed! Jes, tiun eksciigis la retpoŝto. Jen la kompleta mesaĝo: I'm looking for hot female archers for a Viking Funeral segment I'm producing in San Francisco as part of an eco show for the Discovery Network. Women will be dressed in Viking costume and must shoot flaming arrows with great accuracy. Filming will occur in mid April. If you know of anyone please have them contact me ASAP. Danny Kon Bedaŭrinde, eĉ la perversiuloj en la parko ne rigardas min duafoje, tial mi ne telefonis la ulon. Tamen, la koncepto iomete ĝenas min. Kial la Discovery Network bezonas arkpafistinojn kiuj estas sekse alogajn (hot)? Tio ŝajnas kiel la gazeto Playboy varbas por la eldonon, "Fraŭlinoj de Robin Hood". Ĉu la kostumoj estos fantaziaj -- pelt-kovritaj bikinoj instance -- aŭ aŭtentike kostumitaj mezepokaj vikinginoj? Mi jam rigardis virinojn, kiuj estis aŭtentike kostumitaj kiel mezepokaj vikinginoj, kaj la vorto "Hot" ne ŝajnas taŭga. Kvankam la koncepto de mezopoka virina militiso estas populara temo de fantazio, mi ne certas, ke ekzistas sufiĉe da erudica historio, kio suptenas tiun koncepton. Kaj kiu provizus la ekipaĵojn? Laŭ mi, meti flamantan segon apud la pafarko ne estas bona ideo. Mi ofte jam scivolemis, kiel arkpafisto celas trans la flamo. Ĉu la flamanta enteriga ŝipo estas historie akurata? Mi ĉiam kredis, ke tio estis invento de Cecil B. DeMille. Bonegaj vidajoj, sed ne multe historia explorado. Ĉi tiu estas demando por Mythbusters: Krome de trempi ĝin kun benzino, ĉu estas ebla ekbruligi ŝipon kun flamantaj segoj? Kiel oni konservi la segon flamanta? Mi supozas, ke kiam oni lanĉus la segon, ĝi eskapos la flamon kaj estingiĝus. Krom se oni uzas aŭ benzinon aŭ alian ekflameblaĵon. Se vi estas "hot" arkpafistino kaj volus respondi ĉi tiujn demandojn post vi telefonos Sinjoron Kon, bonvolu skribi komenton.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Pri la kanalo "discovery"
Ha! Amuza, eĉ ĉagrena... sed bedaŭrinde ne surpriza novaĵo.
Konfese, jam dum multaj jaroj mi ne spektis la kanalon “Discovery” ĉar mankas al mi la kablo-televido. Tamen, dum mi estis studento antaŭ jardeko, mia samĉambrarano mendis tian servon, kaj ofte ni sidis sursofe, krozante la diversajn programojn kiam ni devus esti studintaj. Pri ĝuste tiu kanalo, foje ŝajnis ke la programoj ĉiam temis pri raketoj, submarŝipoj, ŝarkoj, jetavioj... ktp. Alivorte, ĉiam pri aĵoj pli longaj ol larĝaj.
Mia samĉambrarano nomis ĝin la “falusan” (“phallic”) kanalon. :-)