SearchUser loginRecent blog posts
|
Proverbara saĝo![]() Mi tre ŝatas na la Esperanta Proverbaro, kiu ŝajne havas ion saĝan por diri pri ĉio. Dum kelkaj jaroj, mi uzas proverbojn hazarde elektitaj en la subskriboj de epoŝtoj. Mi tiel legis centojn da proverboj dum la pasintaj 5 jaroj. Je Krifsmas pasintjare, mi ekhavis la ideon krei paĝo-po-tagan kalendaron kun veraj proverboj je la plejmulto da tagoj, sed foje ankaŭ falsan proverbon de tempo al tempo -- por vidi, ĉu oni povus rekoni ilin. Tiacele, mi kreis liston da falsaj proverboj kaj komencis uzi ilin en la subskriboj de miaj epoŝtoj. Por krei la falsajn proverbojn, mi simple trovis programeton kiu dividis la proverbaron en du kaj tri vortajn erojn, konstruis frekevencojn pri taŭgeco, kaj rekunmetis la erojn laŭ tiuj frekvencoj. Kelkaj estis preskaŭ senchavaj, ekzemple: Kiu timas bestaron, ne pereas. Aliaj estas plene frenezaj: Kulo nenion valoras, plej ruza vulpo sian "sed" kaj sagxon alportas. Aliaj estas vere kap-gratigaj: Faru vian pakajxon kaj veluro, en branoj, vin ne malhelpas. Bedaŭrinde neniu notis ke mi uzis ilin en miaj epoŝtoj. Dum kvar monatoj. Ho, ve! Ŝajnas ke neniu vere atentas miajn mesaĝojn.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Proverboj de Hofenzam
Ankau tiaj ekzistas, ekzemple:
*Ŝiru rozojn en somero, ĉar se vi ne faros mi faros.
*Unu hirundo printempon ne alportas, ĉar ili estas aĉaj stultaj birdoj.
*Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. Mi ne ŝatas glacion.
Sed la verkoj de Hofenzam estas malfacile troveblaj, ech en la plej bonaj brokantajhejoj. Bedaurinde, char li shajne havis multon por diri al la moderna homo.
LM
Proverboj
Ankaŭ mi tre ŝatas la Z-ajn proverbojn. Ili estas lerte verkitaj, kaj mi bedaŭras, ke ili ne estas pli ofte uzata en la parolata lingvo. Ĉu vi scias, ĉu ekzistas rete alirebla paĝo-po-taga kalendaro de la Proverboj? Estus bonege, se ĝi estus abonebla per RSS -- tiun projekton mi feliĉe entreprenus, se estas intereso de aliaj.
Mia ideo
Mia ideo estis ke ĉiutage estus proverbo (aŭ vera proverbo aŭ falsa proverbo) kaj oni devus voĉdoni por vidi ĉu ĝi estas vera aŭ ne. En la komentoj, oni povus inviti ke oni divenu pri kio temas la proverbo kaj afiŝu similajn proverbojn el aliaj lingvoj.
Eble ni faru tion pere de la E-USA retpaĝaro? Oni povus fari ĝin per "Poll" afiŝoj -- metu la proverbon kiel la demando kaj la du eblecoj estus "vera" kaj "falsa".
Kelkaj proverboj estas mem-evidentaj sed aliaj estas veraj enigmoj, ekzemple: Danci kiel kato cxirkaux poto. Eble tio estas memevidenta al aliaj. Ĉu kato danci ĉirkaŭ poto similas al esti sur varma stana tegmento? Mi ne scias.
Ne necesas fari ĝin tiel, sed tiel ĝi povus alporti homojn al nia retpaĝaro.
Mi feliĉe donos miajn dosierojn kun la proverboj kaj veraj kaj falsaj.
--
Steven BREWER
Eble mi povas programi ĝin...
Eble ni kune povas labori...
krakmacxa...
...kaj bongusta kun kecxupo...
Koto kaj Gandalfo ;-)
"Do not meddle in the affairs of wizards, for they are subtle and quick to anger" -Tolkien
"Do not meddle in the affairs of dragons, for you are crunchy and good with ketchup" -SciFi Fan