kvaronjaraj raportoj de la estraranoj 2008, unua kvaronjaro

Steven BREWER

Dum la unua kvaronjaro de 2008, mi manskribis dank-leterojn al ĉiuj homoj kiuj donacis monon al Esperanto-USA. Mi kunlaboras kun la kanada teamo kiu organizas la Landan Kongreson kaj TAKE en Montrealo. Mi daŭre subtenis la retpaĝaron kaj ĝisdatigis la softvaron. Mi vizitis la konferencon de AAAS por la prelego pri la problemoj de la uzado de nur angla en scienco. Mi gastigis na José Antonio Vergara kaj ni ofertis tagmanĝon ĉe Amherst, MA. Mi invitis ĵurnalistinon kiu verkis afablan artikolon pri Esperanto.