SearchUser loginRecent blog posts
|
"Kvin Virinoj de Amoro"![]() Antaŭ kelkaj monatoj oni diskutis la (mal)belecon de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive "Kvin Virinoj de Amoro" (tr. Miyamoto Masao). Oni taksis tiun libron unu el la plej malbelaj, laŭ aspekto. Sed jen alia eldono:
Ĉu ne bela? Preskaŭ Stafeto-eca. Tiu kovrilo tre plaĉas al mi. Mi scivolas, kial oni ne simple prenis tiun ĉi kovrilon por postaj eldonoj. Povas esti, ke antaŭ la tempo de elektronika eldonado, aferoj ne estis tiel simple reuzeblaj.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Ŝanĝita
Kiam ni unue starigis la retejon, ni ne permesis ke ĉiuj homoj verku plenan HTML-on -- oni kiu povas verki HTML-on povas kaŭzi seriozajn problemojn pri secureco. Iam, oni ŝanĝis tiun agordon, do mi nun ŝanĝas la filtron por x-metodo, por ke ĝi ne plu elfiltru HTML-on.
Aliteme, mi preferas tiun ĉi kovrilon ol tiu, kiun mia libro havas. Samtempe, ĝi ne aspektas kiel moderna, nuntempa libro en librovendejo (almenaŭ en usono). Tio ne nepre estas plendo -- mi simple notas.
Finfina demando: Kial vi tajpas x-metode kaj ne rekte entajpas UTF8? Scivolemaj mensoj devas scii!
--
Steven BREWER
Respondoj
Pri teknikaj aferoj:
> Kial vi tajpas x-metode kaj ne rekte entajpas UTF8? Scivolemaj mensoj devas scii!
Tio estas iom ĝena -- mi devus malfermi OpenOffice, verki la komenton, konverti al Unikodo (per programilo de Bertilo), kaj tondi/glui en la retpaĝon. Tial mi ne entajpis UTF8. Ĉu vi havas pli rektan metodon.
> ni ne permesis ke ĉiuj homoj verku plenan HTML-on
Pri tio mi konsentas. IMG kaj SCRIPT (inter aliaj) povas esti grandaj problemoj. Sed ĉu ĉiu ne havas eblecon elekti "Full HTML" kiel "Input Method" -- aŭ ĉu nur administrantoj?
Pri temaj aferoj:
> Samtempe, ĝi ne aspektas kiel moderna, nuntempa libro en librovendejo (almenaŭ en usono).
Vi pravas. Ĝi similas al libroj de Stafeto, kiu ankaŭ ne aspektas modernaj, sed ili jam similas iom pli al libroj, kiuj estis eldonitaj ankaŭ kvindek jaroj. Mi dubas, ĉu ni iam vidus Esperantan libron, kiu similas al moderna librovendeja libro, pro tio, ke tiaj kovriloj estas multekostaj (por krei kaj por presigi) kaj ĉele rolas por elstarigi la libron el inter amaso de similtemaj libroj. Amasoj da libroj ni ne havas en Esperantujo, nek multaj librovendejoj, tra kiuj oni vagadas.
Kial libro vendiĝus en Esperanto? Ĉu pro bezono por kurso, pro rekomendoj de geamikoj, pro aliaj aferoj? Mia librokolekto konsistas el:
Kiel oni diskonigus novan libron al la nuna libro-merkato?
Pli da respondoj :-)
Pri teĥikaĵoj, jen nia paĝo pri kiel entajpi Esperantajn literojn por diversaj komputil-sistemoj. Mi uzas Makintoŝon, do la afero estas tute simpla: elekti la unikodan klavaron kaj tajpi.
Do, la x-metoda "input method" mi kreis mem. Kiam oni kreas "input method" oni rajtas aŭ filtri aŭ ne filtri HTML. Tiun kapablon ofertas Drupalo mem. Mi antaŭe filtris sed ni ne nun filtras. Ĉu ni remetu kiel ĝi estis antaŭe?
Mi konsentas pri la usonaj kovriloj. Ilin ankaŭ servas por rekoni la librojn de certa aŭtoro, se la stilo de la artisto estas aparte rekonebla kaj trafa.
Mi fakte ne havas grandan kolekton de Esperantaj libroj (en Esperanto, almenaŭ) -- mi neniam faris Esperanto-kurson kaj ne vere estas libro-amanto. Sed, por mi, la plej gravaj kialoj por aĉeti librojn estas:(1) iu kono de la aŭtoro, (2) rekomendoj de amikoj, kaj (3) recenzoj. Mi tre malofte aĉetas librojn ĉe kongresoj, ktp. (Kaj, mi devas konfesi, multaj el la libroj kiujn mi aĉetis tiel (pro iu alia kaŭzo ol tiuj tri), mi fakte malmulte ŝatis. Miaj du cendoj...
--
Steven BREWER