Pli ol 50 e-libroj en Projekto Gutenberg

Robert L. Read's picture

Ĉe la 21a de aŭgusto, Projekto Gutenberg eldonis "Vivo de Zamenhof", la 51a libro en la internacia lingvo libere havebla per Projekto Gutenberg (PG)

Ĉar PG elmontros liston de lingvoj kun pli ol 50 libroj, Esperanto saltis al tiu tre videbla listo inter 10 aliaj vaste uzataj lingvoj. Oni rajtas esperi ke ĉi tio listo en unu de la plej vaste vizita retpaĝaro en la mondo helpos multajn homojn ekscii pri Esperanto. Tion reklamon kaj donacon al la mondo kaj precipe al legantoj de Esperantaj libroj celis ni dum tri jaroj.

Tiu okazo estas kaj fino kaj komenco de granda laboro. Teamo de ses aŭ sep uloj multe laboris kaj por enmeti librojn rekte en PG, kaj por publiki tiun penon kaj varbi helpanton. "Teamo Espaeranto", kiu plejparte interkonis mem nur interrete, laboris tri jaroj por lerni kaj disvastigi la regulojn pri kopirajto kaj formato de PG. Aliaj uloj ankaŭ enmetis librojn sendepende.

El la nunaj libroj, ok devenas donacon de Edwin GROBE, kiu tradukis klasikajn usonajn rakontojn. Odd TANGERUD de Norvega donacis 8 dramojn fare de la fama dramisto Henrik IBSEN. Donald BROADRIBB donacis sian tradukon de la fama "Oz" libroj fare de L. Frank Baum, kaj Teamo Esperanto nun penas liberigi ilin per Projekto Gutenberg. Elkore dankinda estas s-ro Jorge CAMACHO, kiu donacis tri modernajn kaj originalajn librojn al la publika regno. (Unu el la tri estas en PG nun.)

La 51a nivelo estas signo de la impeto de la projekto, sed por daŭrigi la impeton ni ankoraŭ bezonas volontulojn. Por akiri 75, 100 aŭ 200 libroj ni bezonas helpantojn kaj estrojn por formati librojn kaj por peti permeson uzi librojn de kopirajt-posedantoj. Por helpi, bonvole kontakti: < read ĉe robertlread.net >, aliĝu al "Team Esperanto" ĉe Distributed Proofreaders for Project Gutenberg aŭ aboni al la yahu-grupo : "PorGutenberg ĉe yahoogroups.com".

Gratulon!

Mi gratulas vin kaj la teamon pri via elstara atingo. Estas bonege ke Esperanto aperas en la pli alta kaj estiminda loko, sed la fakto ke estas 50 senkostaj kaj liberaj libroj por legi estas en si mem ege valora. Mi supozas ke multaj s-anoj verŝajne neniam legas 50 librojn en sia tuta vivo. Bis al vi kaj al via teamo!

--
Steven BREWER

Jes, Gratulojn!

Gratulojn al nia kara D-ro Read kaj aliaj, kiuj laboris multe por la granda paŝo, la plej videbla mejlŝtono en Projekto Gutenberg.
Multan dankon!
- filipo
Phil Dorcas, prezidanto, Esperanto-USA