SearchUser loginRecent blog posts
|
Volapük Gajnas!![]() Esperantistoj kompreneble fieras pri la fakto, ke jam aperis en Vikipedio pli ol 100,000 artikoloj en Esperanto. Tamen, laŭ la sama statistiko, estas 117,290 artikoloj en Vükiped, la Volapüka versio de Vikipedio! Estas konata, ke estas preskaŭ 20-30 parolantoj de Volapük en la mondo. Do, kiel ĉi tiu eta aro de homoj povas skribi tiel grandan kvanton de artikoloj? La respondo estas, ke oni kreigis 99 elcenton de la artikoloj per 'ret-robotoj' (angle: 'bots' - programoj, kiuj aŭtomate faras interretajn taskojn). Vidu (bedaŭrinde en la angla) artikolon pri la afero. Pro la ĝenerale malalta kvalito de la Volapükaj artikoloj, estis longa, akra diskuto pri la eblo fermi la Vikipedion de Volapük. Estus nur amuza afero, krom ke estas kelkaj partoprenantoj en la diskuto kiuj kunamasigas ĉiujn konstruitajn lingvojn, kaj proponus, ke vikipedioj en konstruitaj lingvoj estu malpermesataj. Bonŝance, tia propono ne (ĝis nun) aperis, kaj espereble ne aperos.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Pri volapuko
Bv sendkulpigi min pro mismanipulado. Nu, ĉar mi mem okaze redaktas artikolojn por Vikipedio, mi konstatis ke nomoj de tute malgrandaj komunumoj de Francio ekzistas en Volapuko dum ili ne ekzistas en Esperanto.
Nu, nur en Francio, ekzistis, je la 1a de januaro 2006, 36 685 komunumoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Komunumoj_de_Francio .
Se vi rigardas la Viki-paĝon pri mia nura departemento Vendée (Vendeo, n° 85) http://eo.wikipedia.org/wiki/Komunumoj_de_Vend%C3%A9e vi konstatas ke estas tie 282 komunumoj kaj ke, el ili, nur kelkaj, tre malmultaj, aperas blue, t.e. ke ekzistas artikolo en Esperanto pri ĉiu el ili. Ĉiuj aliaj aperas ruĝe, kio signifa ke estas artikolo pri neniu el ili, sed verŝajne se vi trovos tiujn nomojn ĉe la volapuka Wikipedia, se vi serĉos. Do, nur per la nomo de la komunumoj de Francio estas eble plenigi preskau trionon el la volapuka Wikipedia en ĝia nuna stato :
36 685 x 3 = 110 055 !!!
Mi ne scias kiom da komunumoj estas en la tuta mondo, sed estus tre facile, per la sama procedo ŝvelegi Vikipedion ĝis centmiloj da artikoloj ! Tio estus evidente nur trompaĵo. Kaj tio, kion faras la volapukistoj estas nur trompaĵo. Fakte kio ekzistas en volapuko ? Radio-elsendoj, libroj, revuoj, asocioj, kongresoj kaj renkontiĝoj, seminarioj, simpozioj, filmoj, kanzonoj, retpaĝoj, praktikaj aplikaĵoj, ktp, ktp ? Nenio !
Tamen, se temas pri urboj kaj komunumoj, mi opinias ke multe pli devus aperi en Esperanto. Ekzemple, antaŭ nelonge, mi verkis artikolon pri iama profesoro de universitato, Joseph Grasset (grase), kiu naskiĝis en termo-urbo Lamalou-les-Bains (pli malpli : lamalu-le-ba) ne granda sed sufiĉe konata. En tiu kazo mi opiniis bedaŭrinda la fakto ke artikolo ne jam ekzistis pri ĝi.
Mia ideo
Mi ideo printempe estis verki vikipedian artikolon samptempe ke mi verkas blog-afiŝon. Montriĝis ke mi ne havis tempon fari tion ĉiusemajne. Mi verkis kelkajn artikolojn, tamen.
--
Steven BREWER
simile okazas en multaj lingvoj
Efektive tia aŭtomata artikola farado okazis en multaj lingvoj ĉe Vikipedio, inkluzive de Esperanto (ekzemple estas multaj tiaj aŭtomate faritaj skeletaj artikoloj pri italaj urbetoj en Esperanto). Oni debatas ĉu bonas aŭ ne.
Parenteze, en Esperanto oni povas legi pri tiuj multegaj skeletaj volapukaj artikoloj ĉe Libera Folio, ekz sur la paĝo http://www.liberafolio.org/2007/volapukapedio
Problemoj je Vikipedio
Estas domaĝe, ke oni povas fari tiajn ridindaĵojn je Vikipedio. Jam kelkfoje, mi observis diversloke ne nur misfaktojn, sed ankaŭ gramatikajn kaj aliajn erarojn. Kaj mi ne povis kompreni, kiel povus esti tiom da artikoloj en mortinta lingvo. Nun mi vidas, ke ĉiam estas homoj kiuj deziras "ludi" kun la sistemo.