SearchUser loginRecent blog posts
|
ARE-2008![]() Sabate kaj dimanĉe, ni pasigis belan kongreson ĉe Arĝenta Golfo. La programo estis iomete malpli ol kutime -- mi kredas ĉar oni estas pli okupita ĉi-aŭtune ol kutime. Francisko Lorrain prelegis pri Pitagoro. Ronald Glossop pri monda federalismo. Tre bone estas diskutrondo kiun gvidis Parker Glynn-Adey: li levis la demandon, kial oni kredas ke Esperanto ne estas lingvo, ne sukcesis, kaj ne estas utila. La grupo ofertis multajn respondon al la demandoj kaj interŝanĝis interesajn spertojn kaj ideojn. Mi prelegis hodiaŭ je la 2a horo. Preskaŭ ĉiuj venis kaj ne ĉiuj endormiĝis! La titolo estis "Esperanto: Altern-reala Ludo aŭ Ŝminkita Porko?" Mi priskribis la Perditan Ringon, kiel Esperanto mem estas kiel altern-reala ludo, kaj la 10 superpovajn fortojn pri kiu parolas Jane McGonigal. Dum la kultura vespero, kiel kutime, oni ludis muzikon kaj estas kelkaj teatraĵetoj. Multaj ludis ion per la piano. Thomaso Alexander ludis Detlef kaj Nijl Blonstein ludis Guantanamera. Almenaŭ hodiaŭ vespere, ni ja estas unu rondo familia.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||